Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (4)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Berlino
Invitite de la eldonisto de literatura revuo, Steiner translokiĝis al Berlino en 1897, je la aĝo de 36. Li estis redaktoro de tiu revuo de 1897 ĝis 1900.
Menciindas, ke Steiner ĉiam havis financajn malfacilaĵojn ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Kiel redaktoro, li gajnis malmulte, sed almenaŭ havis stabilan laboron.
Bohemia vivo
En Berlino okazis iomete stranga turnopunkto en lia vivo: li komencis renkonti geamikojn (kiuj estis poetoj, artistoj, anarkiistoj, feministoj) kaj drinki la tutan nokton kun ili. Li iĝis intelekta bohemiano. Iu artkritikisto priskribis lin jene:
“Rilate al sia mondkoncepto, li estis partiano de Haeckel, materiisto kaj ateisto; politike, li nomis sin anarkiisto. Koncerne al sia vivmaniero, li estis diboĉulo, trovante grandegan plezuron en la surtera vivo, ĝuante ĝin tute senbride.”
Tiu turnopunkto verŝajne povas esti klarigata jene: dum sia plenkreska vivo ĝis tiam, li estis interesiĝinta nur pri intelektaj aferoj – filozofio, literaturo, arto, ktp. – , kaj nun li sentis la bezonon profundiĝi en la ordinaran vivon.
En sia aŭtobiografio li diris ke ĝis tiam li estis trovinta malfacile sperti la sensan mondon kaj ke tio ŝanĝiĝis je lia trideksesa vivojaro. En letero de 1904, Steiner provis pravigi sian bohemian vivon en Berlino, dirante ke li verdire neniam interesiĝis pri io alia ol intelektaj aferoj kaj ke li eraris, kiam li miksis sin kun bohemianoj.
Malgraŭ tiu bohemia vivo li edziĝis en 1899 kun la vidvino ĉe kiu li estis loĝinta en Vajmaro kaj kiu estis translokiĝinta al Berlino antaŭ li. Tri jarojn poste ŝi forlasis lin.
Ankaŭ malgraŭ sia bohemia vivo, li sukcesis publikigi, dum tiuj 3 aŭ 4 jaroj en Berlino, multajn eseojn pri artaj, filozofiaj kaj politikaj temoj.
En 1899 li komencis labori ankaŭ kiel instruisto ĉe Laborista Lernejo, kie la kursoj okazis nokte, ekde la naŭa. Ordinare li instruis semajne kvinfoje, traktante plurajn tute diferencajn temojn. Li laboris en tiu lernejo ĝis 1905, sed ekde 1900 malpli ofte, ĉar li komencis vojaĝi por fari multajn prelegojn.
Nova radikala turnopunkto: Teozofio
Ni vidis ke Steiner – admiranto de Haeckel, Stirner kaj Nietzsche – estis materiisto, anarkiisto kaj – ekde 1897 – diboĉulo.
En 1900 li forlasis sian laboron de redaktoro de la literatura revuo, kaj subite okazis radikala ŝanĝo. En sia aŭtobiografio, Steiner parolas pri “provo de sia animo”.
Kio okazis?
En 1900 li ricevis inviton prelegi unue pri Nietzsche kaj poste pri Goethe en grupo de teozofiistoj. En la vintro de 1900-1901, li faris, denove en tiu rondo de teozofiistoj, 27 prelegojn, kies enhavon li publikigis en libro titolita “Mistikismo ĉe la komenco de la moderna spirita vivo kaj ĝia rilato kun la moderna mondkoncepto”. Alivorte, li profundiĝis en mistikismon. Ĉe unu el siaj prelegoj li renkontis Marie von Sivers, kiu pli malfrue iĝos lia dua edzino.