Oftaj demandoj
Kio estas Tubaro?
Tubaro estas kolektujo por filmoj en Esperanto aŭ pri Esperanto. En Tubaro laboras robotoj, kiuj daŭre kolektas tiajn filmojn kaj afiŝas ilin je la ĉefpaĝo. Momente nur Jutubo (YouTube) estas subtenata kiel fonta platformo por filmoj, sed baldaŭ venos aliaj.
Kiel funkcias Tubaro?
Tubaro funkcias esence kiel aŭtomata serĉilo: robotoj konektiĝas al fontoj (ekz. Jutubo), faras serĉon per kelkaj ĉefvortoj, kaj kolektas la trovitajn filmojn.
Tamen, Tubaro ankaŭ havas daŭre ĝisdatigitan liston de aktivaj esperantaj kanaloj, kiujn la robotoj daŭre kontrolas por novaj filmoj, kaj afiŝas ilin en Tubaro.
Por malhelpi la aperon de spamaj aŭ nerilataj filmoj, ankaŭ ekzistas ekskluda listo de kanaloj, kiujn la robotoj ĉiam ignoras.
Tubaro ankaŭ dependas de siaj uzantoj kaj administrantoj por eviti spamon kaj nerilatajn aŭ maltaŭgajn filmojn. Uzantoj povas facile raporti filmojn kaj administrantoj povas marki ilin kiel spamon aŭ nerilataĵon, por ke ili ne aperu en la retejo.
Kio pri miaj personaj informaĵoj? Ĉu Tubaro kolektas ajnan?
Ni ne vere interesiĝas pri kiu vi estas, sed ja pri tio, kion vi faras. Do ni konservas nur neidentigajn haketaĵojn por tio, kion vi faras en la retejo. Tiuj datumoj neniel konektiĝas al via nomo aŭ alia persona datumo.
Vi povas legi pli ĉe nia paĝo pri privateco, Kaj pli da klarigoj ĉe la ĉefa retejo.
Kial uzi Tubaron anstataŭ Jutubon?
Uzante Tubaron, vi povas vidi ĉion en unu loko, pli facile kaj pli rapide. Vi ankaŭ surpriziĝos, kiom da novaj esperantaj filmoj kaj kanaloj vi malkovros! Tie ĉi ni agas, por ke vi sentu vin hejme.
Tubaro ankaŭ helpas, ke la enhavo kreita de homoj estu pli videbla al aliaj. Ne eblas tiel facile trovi esperantajn filmojn ĉe Jutubo aŭ aliaj platformoj, pro ilia funkcio-maniero.
Vizitu la blogaĵon Youtube kompare kun Tubaro ĉe Aperu! por legi pli longan klarigon pri tiu ĉi demando.
Sur kio estas bazitaj la kategorioj?
La kategorioj venas de du procedoj: Aŭtomata kaj permana. Aŭtomate, la programo de Tubaro provas diveni rilatajn kategoriojn al la filmo baze sur la etikedoj, kiujn la aŭtoro aldonis al ili. Aldone al tio, administrantoj povas elekti ilin permane. Uzantoj povas facile proponi kategoriojn por ĉiu filmo. Tio certe helpus administrantojn decidi pli bone.
Ni ne rekte uzas la kategoriojn kiuj venas de Jutubo kaj aliaj platformoj, ĉar ni planas subteni plurajn platformojn estontece, kaj ne ĉiuj platformoj uzas samajn kategoriojn.
Kial mia lingvo ne aperas en la ĉefa filtrilo, dum estas kelkaj filmoj en tiu lingvo en Tubaro?
Tiu filtrilo listigas nur lingvojn, en kiuj ekzistas minimuma nombro da filmoj ĉe Tubaro. Se aperos pli kaj pli da filmoj en via lingvo, ĝi aŭtomate aperos en la filtrilo post kiam la nombro pasos tiun minimumon. (Nuntempe, tiu minimuma nombro estas 100 filmoj.)
Kial ne eblas ensaluti?
Ni prilaboras tion. Baldaŭ tio eblos. Nuntempe ni esploras novajn manierojn por ensaluti, kiuj ne bezonus konservi viajn personajn datumojn en la servilo, kaj samtempe estus sufiĉe komfortaj.
Mi estas Jutubisto. Ĉu Tubaro prenos vizitojn de mia kanalo?
Ne. Ni nur ligas al la filmo kaj montras ĝin en Tubaro. Kiam iu spektas vian filmon tra Tubaro, tiu spekto aldoniĝas ankaŭ al via filmo ĉe Jutubo.
Ĉu Jutubo permesas ĉi tion?
Jes, ĉi tio estas tute permesita de Jutubo per ties publika API.
Ĉu mi povas vidi kaj uzi la fontokodon de Tubaro?
Tre baldaŭ, jes. Ni planas publikigi la kodon laŭ libera permesilo, por ke ĉiuj povos uzi ĝin. Nuntempe ni finprovas la programaron kaj baldaŭ publikigos ĝin.
Ĉu estas apo por poŝtelefonoj?
Momente, ne. Ni konscias, ke tio estas bonega ideo. Tamen, tiuokaze, la disvolviĝo de ajna nova versio estus ege malrapida, pro la neceso testi ĝin en multaj malsamaj poŝtelefonoj, operaciumoj, ktp, kaj tio estas tute ekster nia nuna kapablo.
Do, eble estontece ni konsideros tion, kiam ni havos pli grandan teamon, kaj ricevos pli da helpo 🙂
Kiel mi povas helpi?
Estas diversaj manieroj por helpi al Tubaro. Vi povas legi pli detalan klarigon ĉe ĉi tiu paĝo. Sed resume:
- Spektu kaj prikomentu filmojn, kaj diskonigu ilin per Tubaro anstataŭ rekte de Jutubo.
- Proponu kategoriojn por filmoj, kiuj ne havas kategoriojn. Vi povas facile trovi ilin per elekti la eron “Senkategoriaj” en la kategoria filtrilo de la ĉefpaĝa listo, kaj proponu kategoriojn por tiuj filmoj. Por fari tion, klaku sur la butono kiu diras “Proponu kategoriojn” en la paĝo de la filmo. Viaj proponoj estos konservitaj kaj ili estos konektitaj al la filmo post konfirmo de administrantoj. Tio helpus vin kaj aliajn uzantojn trovi filmojn laŭ siaj interesoj multe pli facile.
- Se vi trovas filmon ĉe Tubaro, kiu neniel rilatas al Esperanto (niaj robotoj ne estas perfektaj), raporti ĝin estas bonega maniero plibonigi la retejon kaj helpi aliajn uzantojn.
- Se vi trovas interesan filmon ĉe Jutubo, kiu ial ne aperis ĉe Tubaro (eble pro esti tro malnova, esti de tre nova kanalo, ktp), proponu ĝin per la ilo supre de la paĝo, por ke ĝi aperu ĉe Tubaro. Ankaŭ se vi trovas interesan kanalon, vi povas proponi ĝin per la sama ilo, por ke ni daŭre kontrolu ĝin por novaj filmoj. Por eviti spamaĵon, la proponaĵoj aperos post konfirmo de administranto.
- Se vi estas Jutubisto, daŭrigu krei bonan kaj belan enhavon. Se viaj filmoj ne aperas ĉe Tubaro, kontaktu nin por inkludi vian kanalon, por ke ĝi estu ĉiam sekvata. Baldaŭ vi povos mem proponi kanalon per ilo supre de la paĝo.