Privateco
Ĉi tiu paĝo enhavas resumon pri kiel ni traktas vian privatecon en Tubaro. Por legi nian plenan privatecan politikon, bonvolu viziti la paĝon aperu.net/privateca-politiko.
Kiajn personajn datumojn Tubaro kolektas pri mi?
Mallonga respondo: Nenion identigan 🙂
Longa respondo:
Por malhelpi misuzon pri komentado, voĉdonado kaj raportado, ni konservas neidentigan ŝnuron (nomata “haketaĵo”) da literoj kaj numeroj kreate laŭ la IP-adreso kaj ecoj de la retumilo de ĉiu uzanto, kiam ri ŝatas, malŝatas aŭ raportas filmon, aŭ kiam ri afiŝas komenton ĉe la paĝo de iu fimlo.
La programoj de Tubaro neniel kolektas IP-adresojn aŭ datumojn pri retumiloj en legebla, retrovebla aŭ identiga maniero. Tamen, kutime la IP-adresoj de vizitantoj estas protokolataj de la gastigoservilo de la retejo pro statistikaj kialoj. Eĉ tiujn datumojn ni ne uzas en ajna maniero en Tubaro mem.
Pri kio mi estu atenta?
1. Komentoj
Kiam vi enigas vian nomon/kromnomon kaj mesaĝon en la komento-formularon, bonvolu ne enigi personajn informojn. Se vi faras tion, viaj sennomaj datumoj eble fariĝos identigeblaj.
Ni permesas libere skribi kromnomon por pli oportuna komentado/respondado. Tiu kromnomo estas libere elektebla por ĉiu komento. Estu honesta kaj ne respondu al vi mem per alia kromnomo 😉
2. Enhavo kaj Kuketoj de eksteraj servoj
Ni uzas servojn de eksteraj organizaĵoj, ekzemple videoafiŝoj en Tubaro enhavas enkorpigitajn filmojn el Youtube, por havigi enhavon al uzantoj. Kelkaj el tiuj servoj eble konservas kuketojn en vian aparaton. Tio funkcias same kiel vi uzus tiun servon rekte ĉe ties paĝaro. Ni neniel uzas datumojn el tiuj kuketoj.
Nuntempe, neniu reklamo estas servata de Tubaro mem. Tamen, la eksteraj servoj uzataj de Tubaro povas servi reklamojn en sia enkorpigita enhavo.
Por kolekti filmojn el Youtube, ni uzas servon nome YouTube API Services. Vi povas legi pri iliaj kondiĉoj ĉe www.youtube.com/t/terms (en la angla) kaj pri ilia privateca politiko ĉe www.google.com/policies/privacy (denove, en la angla).
Bonvolu atenti, kiam vi uzas enhavon de YouTube prezentita en Tubaro (ekz. ekludi videaĵon el YouTube, kiu estas enkorpigita en paĝo), la uzokondiĉoj de YouTube menciite supre aplikiĝas.
Mi estas uzanto de YouTube. Kio okazas pri miaj datumoj ĉi tie?
Ni prenas la datumojn pri la filmoj kaj kanaloj tra YouTube API Services, specife tra YouTube Data API. Ni prenas nur la datumojn kiuj estas publike alireblaj pri la filmetoj kaj kanaloj. Specife, jen kion ni prenas:
- la titolo kaj la identigilo de la filmo
- la priskribo kaj la etikedoj de la filmo
- la lingvo de la filmo kaj la subtekstoj, se specifite
- la nomo kaj la identigilo de la kanalo
- la daŭro de la filmo
- la dato kaj tempo, kiam la filmo estis alŝutita
- helpaj datumoj, kiel la enkorpigebleco, la publikeco, la vivelsendeco
Ni konservas tiujn datumojn en la datumbazon de Tubaro, kaj re-kontrolas la datumojn de ĉiu filmo, inkluzive ties publikan alireblecon, ĉiun 30 tagojn tra la menciita API, kaj renovigas la datumojn laŭ tiuj ricevitaj.
Do, se okazas ŝanĝo en via enhavo (filmo aŭ la nomo de via kanalo) ĉe YouTube, la rilataj datumoj estos ankaŭ renovigataj ene de 30 tagoj. Se vi tamen preferas ke viaj datumoj estu rekontrolataj pli frue, vi povas raporti vian filmon kiel “renovigendan”. Tion vi povas fari klakante la butonon “Renovigenda” en la kadro kiu diras “Raporti la filmon“, kiu troviĝas ĉe individua paĝo por ĉiu filmo.
Indas re-emfazi, ke ni ne prenas ajnan publike-nealireblan datumon pri via konto ĉe YouTube. Ni prenas nur la datumojn, kiuj estas jam alireblaj tra la retpaĝo de via filmo ĉe YouTube, kaj aldone helpaj datumoj pri kiel la filmo alireblas: ekzemple ĉu ĝi estas publike listigita, ĉu ĝi estas enkorpigebla ekstere kaj ĉu ĝi estas vivelsendaĵo.
Indas ankaŭ mencii, ke ni ne kunhavigas ajnan datumon ricevatan tra YouTube API Services kun ajna ekstera persono aŭ liveranto. Ĉio kio estas ricevata per la programoj de Tubaro, restas nur en Tubaro.