Kiel helpi?
Vi povas helpi Tubaron en diversaj manieroj por plibonigi ĝin por vi kaj por aliaj uzantoj. Jen kelkaj eblaj manieroj, kiujn ni rekomendas:
Proponi enhavon
Niaj robotoj daŭre serĉas filmojn tra la interreto, sed ili ne estas perfektaj. Tio signifas, ke ili fojfoje maltrafas kelkajn filmojn. Vi povas proponi interesajn filmojn aŭ kanalojn por ke ili aperu ĉe Tubaro. Ne gravas ĉu ili estas novaj aŭ malnovaj. Tamen, kaze de malnova enhavo aŭ multaj proponoj de sama kanalo, la filmoj aperos iom post iom, por eviti inundon de malnovaj filmon en la ĉefpaĝo.
Raporti maltaŭgan aŭ probleman enhavon
Denove, ĉar niaj robotoj ne estas perfektaj, ili fojfoje trovas filmojn, kiuj ne rilatas al Esperanto (sur la mondo estas multaj komercaj markoj, sprotaj, muzikoj, stratoj, placoj… kiuj uzas nomojn en Esperanto). Bedaŭrinde tiaj filmoj fojfoje aperas ĉe Tubaro.
Krom tio, kelkaj filmoj estas simple komputile- aŭ home-generitaj spamaĵoj, kiujn neniu ŝatus spekti. Aldonu al tio la neoriginalajn en-tute kopiitajn filmetojn, kaj finfine filmoj kiuj estis forigitaj de la aŭtoro, kaj ne plu disponeblas.
Se vi trovas tian filmon, ni petas ke vi uzu la raportilon, kiu troviĝas ĉe la paĝo de ĉiuj filmoj, iom malsupre, por raporti la problemon al ni. Niaj administrantoj kaŝos la probleman filmon post ricevi vian raporton.
Krom filmoj, vi povas ankaŭ raporti maltaŭgajn komentojn. Dum ni provas respekti ĉiujn esprimo-manierojn, estas kelkaj aferoj, kiel ekzemple personaj atakoj aŭ insultoj, kiuj ne bonvenas. Do se vi trafas komenton kiun vi konsideras maltaŭga, bonvolu raporti ĝin al administrantoj uzante la taŭgan butonon ĉe la komento.
Proponi kategoriojn por filmoj
Por helpi uzantojn trovi filmojn en specifaj temoj pli facile, kaj ankŭ por rekomendi pli bonajn “Rilatajn filmojn” al vi, Tubaro uzas kategoriojn. Vi povas helpi enkategoriigi filmojn por plibonigi tiujn eblojn.
Se vi interesiĝas fari tion, trovu senkategoriajn filmojn (eblas listigi ilin en la ĉefpaĝo per la kategorio-filtrilo) kaj proponu kategoriojn por ili per la butono “Proponi kategoriojn“. La administrantoj ricevos viajn proponojn kaj post la aprobo de ili, viaj proponitaj kategorioj aperos ligita al la filmo. La aproba paŝo estas por malhelpi misuzon.
Krei mojosan enhavon ĉe aliaj platformoj
Kompreneble, platformo sen enhavo estas nenio. Ni volas videbligi bonajn filmojn. Do krei bonajn filmojn kaj meti bonan priskribon kaj etikedojn en aliaj plarfotmoj estas bona maniero helpi ĉiujn.
Uzi Tubaron kaj eniri la diskutojn
Se vi ŝatas diskuti pri filmoj, vi povas uzi la listo-ordigilon “laste diskutataj” en la ĉefpaĝo por trovi la plej lastatempajn diskutojn pri la filmoj. Fari bonajn komentojn helpos aliajn homojn trovi interesajan filmojn eble miststrafitajn aŭ preteratentitajn.
Priparoli kaj diskonigi Tubaron
Ne necese iĝu propagandisto, simple sendi ligilon tra Tubaro anstatŭ tra la originala platformo multe helpus diskonigi Tubaron al aliaj. Por konigi filmojn tra Tubaro, uzu la diskonigo-butonon supre ĉe ĉiu filmo por kopii la adreson de la filmo. Unu avantaĝo uzi Tubaron anstataŭ la originalan platformon estas, ke pro tio ke la programo de Tubaro komprenas Esperantan gramatikon, ni povos montri aliajn similjan filmojn pli facile ol ekzemple YouTube.
Krome, ne timu pri malhelpi la originalan aŭtoron pe uzo de Tubaro anstataŭ la originala platformo, ĉar la spektoj kiuj okazas ĉe Tubaro estas enkalkulitaj de YouTube kaj aperas tie ankaŭ.