Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (3)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Malgraŭ tio, ke li ne estis fininta sian bakalaŭron, li povis doktoriĝi en Rostock, en norda Germanio, akirante la titolon de Doktoro en 1891 kun tezo titolita “La fundamenta demando de Epistemologio, kun speciala konsidero al la doktrino de la scienco de Fichte.” Li ricevis nur la gradon “kontentiga”, kaj lia tezo estis forte kritikita de kelkaj filozofoj.
La esencon de la tezo li resumis la sekvan jaron (1892) en la libro Vero kaj Scienco – preludo al la Filozofio de Libereco.
Tri famuloj kiuj influis Steiner en la 1890-aj jaroj
En la 1890-aj jaroj, Steiner legis la verkojn de la germana biologo Ernst Haeckel, la plej granda defendanto de Darvinismo en Germanio. Tiu aŭtoro fariĝis tiel grava por Steiner, ke li (Steiner) skribis plurajn eseojn pri li kaj menciis lin en 23 aliaj publikaĵoj kaj “sennombraj konferencoj”.
Steiner konatiĝis kun la verko de la germana verkisto Max Stirner, konsiderata unu el la antaŭuloj de ekzistencialismo kaj individuisma anarkiismo. Steiner admiris la ideojn de Stirner kaj skribis eseon pri li.
Ankoraŭ en Vieno, en 1889, Steiner legis verkojn de Friedrich Nietzsche.
Li citis aparte la difinon de la “Superhomo” de Nietzsche, kiu estas “la homo liberigita de ĉiuj normoj, kiu ne plu volas esti kvazaŭ spegulo de Dio, iu kiu plaĉas al Dio, bona civitano ktp.; li volas esti li mem kaj nenio alia: la pura kaj absoluta egoisto”.
Evidente influite de la ideoj de Max Stirner kaj Nietzsche, Steiner publikigis en 1894 la libron “Filozofio de Libereco” (kiun li reeldonis, kun kelkaj ŝanĝoj, en 1918, kaj kiun li konsideris sian ĉefan verkon). Fakte la libro estas ĝenerale konsiderata lia filozofia ĉefverko.
Laŭ Steiner la homo estas mastro de sia destino kaj estas libera.
En la Esperanta Vikipedio troviĝas mallonga artikolo pri tiu verko, pli ekzakte pri la Esperanta versio.
En 1895, la fratino de Nietzsche, kiu volis fondi “Arkivon Nietzsche”, invitis lin labori pri la inventaro de la verkoj de la filozofo. Steiner ellaboris la unuan bibliografion de Nietzsche, kaj en la sama jaro, 1895, li publikigis la libron “Friedrich Nietzsche – batalanto kontraŭ sia tempo”. Krome li dediĉis multajn eseojn kaj recenzojn al la filozofo, iĝante lia unua defendanto.
En 1896 li vizitis Nietzsche, kiam tiu jam suferis je demenco.