Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (2)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

En 1882, tio estas, je la aĝo de 21 jaroj, Steiner estis invitita, laŭ rekomendo de profesoro Schröer, por esti la redaktoro de la sciencaj verkoj de Goethe ene de serio de libroj nomita “Germana Nacia Literaturo”.

Unu el liaj biografoj opiniis:
„Estas preskaŭ nekompreneble, kiel tia junulo sukcesis plenumi la taskon al li konfiditan. Ĝis hodiaŭ, ne estis skribita pli bona, tio estas, pli ampleksa, komentario pri la botanikaj kaj zoologiaj skribaĵoj de Goethe.”

En 1884, lia profesoro Schröer ankaŭ rekomendis lin kiel mentoron por la kvar infanoj de komercisto, kaj Steiner daŭrigis tiun laboron ĝis kiam li forlasis Vienon en 1890.
Unu el la infanoj havis psikajn kaj mensajn problemojn. Steiner poste diris en sia aŭtobiografio:
“Mi devas danki la sorton pro tio, ke ĝi metis min en tiajn vivcirkonstancojn. Ĉar tiamaniere mi povis akiri senpere scion pri la homo.”
Unu el liaj biografoj deklaris:
“Sen tiu sepjara okupo estas dubinde, ke [Steiner] havus la eblecon iĝi la inaŭguranto de resaniga pedagogia movado.”

Okupinte sin kiel redaktoro pri la sciencaj skribaĵoj de Goethe, li publikigis en 1886, je la aĝo de 25 jaroj, sian unuan filozofian verkon: “Bazaj linioj de epistemologio de la mondkoncepto de Goethe”.

Menciindas, ke dum sia dekunu-jara restado en Vieno (de 1879 ĝis 1890), Steiner havis kontaktojn kun multaj pli-malpli gravaj personoj kaj ankaŭ renkontis grupon de teozofiistoj.

Vajmaro (1890-1897)

Ekde 1890, denove laŭ rekomendo de lia eksa profesoro pri Germana Literaturo (Schröer), li laboris kiel redaktoro ĉe la “Arkivo de Goethe kaj Schiller” en la malgranda germana urbo Vajmaro (Weimar – fama pro tio ke en ĝi Goethe vivis kaj laboris dum longa tempo). Goethe kaj Schiller estas rigardataj kiel la plej grandaj germanaj poetoj kaj estas nomitaj “Poetaj Princoj”.

Komence vivante kiel subluanto en diversaj lokoj (en Vajmaro), li poste loĝis ĉe vidvino kiu havis kvin gefilojn. Tiu familio kontentigis ĉiujn liajn vivbezonojn. Jarojn poste li edziĝis kun la vidvino.

Kiel redaktoro de la “Arkivo de Goethe kaj Schiller”, Steiner devis provizi la sciencajn skribaĵojn de Goethe per notoj, komentoj kaj antaŭparoloj. Komence lia laboro estis tre laŭdata, sed poste, precipe en la tiel nomata “Vajmara Eldono”, li estis kritikata, kaj pro misoj kaj redaktaj eraroj, kaj pro tio, ke, en siaj antaŭparoloj, Steiner ne prezentis la mondkoncepton de Goethe, sed sian propran. Pli malfrue li deklaris, ke li ne estis tre fiera pri tiu laboro kaj konfesis, ke li faris erarojn.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiun oni uzas sur la kapo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?