Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (7)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La malkonsentoj inter Steiner kaj la Teozofia Societo de Adyar iĝis ĉiam pli profundaj, precipe en 1909, kiam estis deklarite, ke juna hinduo (Krishnamurti) estas la personeco en kiu Kristo prezentos sin en nova surtera vivo. Ene de la Germana Sekcio la plimulto da membroj subtenis Steiner, dum malplimulto estis favora al Annie Besant (prezidantino de la Teozofia Societo ekde 1907).

Ankaŭ en 1909 li estis publikiginta la verkon “Skizo de la Sekreta Scienco”. La titolo memorigas pri “La Sekreta Doktrino” de Blavatsky, sed Steiner menciis ĝin per neniu vorto. En sia libro li traktis – krom tio kion li jam estis pritraktinta en la libro “Teozofio” – la evoluon de la mondo (kiel li jam faris en la artikoloj pri la Kroniko de Akasha) kaj diversajn “detalojn en la kampo de la Okulta Scienco”.

En 1910 Steiner tute malkonsentis, kiam Krishnamurti estis deklarita la vehiklo de la Nova Monda Instruisto kaj kiam la “Ordo de la Orienta Stelo” estis fondita specife por li.

En decembro 1911 Steiner fondis, kune kun siaj subtenantoj ene de la Germana Sekcio, la “Asocion por Antropozofia Laboro”. La sekvan jaron, li postulis, ke tiuj membroj de tiu asocio kiuj estis aliĝintaj al la “Ordo de la Orienta Stelo” (kaj tiuj kiuj apogis Annie Besant) eksiĝu el la ordo.

En decembro 1912, liaj subtenantoj petis, ke Annie Besant abdiku de la prezidanteco de la Teozofia Societo. Du semajnojn poste Steiner fondis la Antropozofian Societon. Plejmultaj (ĉirkaŭ 90%) de la membroj de la Germana Sekcio de la Teozofia Societo forlasis tiun lastan kaj sekvis Steiner. Konsekvence, en januaro de 1913, Annie Besant eksigis la Germanan Sekcion el la Teozofia Societo.

Menciindas, ke sub la gvidado de Steiner la nombro de membroj de la Germana Sekcio estis kreskinta rapide: dum ĉe la unua ĝenerala kunveno en 1903 estis nur 130 membroj, en 1912 ekzistis jam preskaŭ 2500, kaj en tiu jaro la Teozofia Societo estis reprezentita per “Loĝio” en 54 germanaj urboj.

En la sesa parto de ĉi tiuj videoj pri Rudolf Steiner mi menciis frazon lian kiu sendube rilatas al li mem: “Kiu atingis la kapablon percepti ene de la spirita mondo vidas pasintajn eventojn en ilia eterna karaktero.”
Do necesas paroli iomete pri liaj spiritaj perceptoj kaj esploroj.

Lia biografo Hemleben asertis, ke jam en lia infaneco aperis la kapablo de klarvido (aŭ ekstersensora percepto) kaj ke tiu kapablo daŭris lian tutan vivon.

En prelego pri sia vivo Steiner diris, ke, proksimume kiam li estis 7-jaraĝa, manifestiĝis la kapablo vidi la animon de mortintaj homoj, kaj en sia aŭtobiogafio (en kiu li ne uzis la terminon “klarvido” / “ekstersensora percepto”) li asertis, ke en sia infaneco li kunvivis kun la spiritoj de la naturo, kun la estaĵoj kiuj agas malantaŭ la aferoj.

Kaj je la aĝo de 20 jaroj, kiam li studis filozofion, li vidis la spiritan mondon kiel realecon. Li diris: “Malkaŝiĝis al mi tute klare la spirita individueco de ĉiu homo.”

En sia aŭtobiografio legeblas ankoraŭ jenaj asertoj pri liaj ekstersensoraj perceptoj:

“Ĉe la komenco de la 20-a jarcento, mi havis […] antaŭ mi enhavon de spiritaj impresoj. Mi donis formon al ili en prelegoj, eseoj kaj libroj. Tion kion mi faris, mi faris surbaze de spiritaj impulsoj. Esence, ĉiu temo estis ĉerpita el la spirito.”

“La spiritan scion kiun oni akiras en [la libro] ‘Kristanismo kiel Mistika Fakto’ mi serĉis rekte en la spirita mondo.”

“[En la unuaj jaroj post mia aliĝo al la Teozofia Societo] mi ellaboris […] la rezultojn de mia spirita percepto. Unuflanke, mi estis tute en la spirita mondo; aliflanke, mi havis, en 1902 kaj la sekvajn jarojn, imagojn, inspirojn, intuiciojn.”

“Por mi la jaroj de 1901 ĝis 1907 aŭ 1908 estis periodo, en kiu ĉiuj miaj psikaj fortoj estis sub la impreso de la faktoj kaj estaĵoj el la spirita mondo kiuj alvenis al mi.”

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Birdo faras neston sur …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?