Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (5)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

La sekvan vintron (1901-1902), Steiner faris 25 prelegojn, kies enhavon li publikigis en la libro “Kristanismo kiel mistika fakto – kaj la misteroj de la Antikvo”. En tiuj prelegoj li ne deklaris sin kristano, sed estas evidente, ke kristanismo estis grava temo por li (ne la kristana eklezio, sed kristanismo kiel io mistika).

Mi menciis la grupon de teozofiistoj en kiu li prelegis. Tiu berlina grupo apartenis al la Germana Teozofia Societo. Invitite fine de 1901 aliĝi al ĝi, en januaro de 1902 Steiner ne nur aliĝis, sed eĉ akceptis la postenon de sekretario de la grupo (Loĝio) de Berlino.

La germanaj teozofiaj loĝioj intencis fondi Germanan Sekcion de la internacia Teozofia Societo (de Adyar, t.e. kies sidejo estis – kaj estas – en Adyar, suda Hindio). [Pri tiu societo, vidu jenan retpaĝaron: http://www.teozofioesperante.org.]

En julio de 1902 Steiner kaj Marie von Sivers, reprezentante la Loĝion de Berlino, vojaĝis al Londono por partopreni en Teozofia Kongreso kaj paroli kun la internacia prezidanto (usonano Henry Olcott) pri la fondo de Germana Sekcio. En oktobro la sekretariino de la Teozofia Societo (la brita Annie Besant) portis al Berlino la ateston pri la fondo de la Germana Sekcio.

Pro tio ke en la fondkunveno la partoprenantoj ne atingis konsenton pri la elekto de unu el la plej maljunaj teozofiistoj, la sekvan tagon ili elektis Rudolf Steiner kiel Ĝeneralan Sekretarion. Marie von Sivers iĝis lia sekretariino.

La eniro de Steiner en la Teozofian Societon estis vere radikala ŝanĝo, ĉar, 5 jarojn antaŭe, en mallonga artikolo titolita “Teozofiistoj”, li impete kritikis la teozofiistojn.

Post sia aliĝo al la Teozofia Societo, Steiner faris multegajn prelegojn, unue ene de Germanio, poste – ekde 1906 – ankaŭ eksterlande: en Parizo, en Skandinavio, plurfoje en Svislando. Plejmultajn prelegojn li faris en grupoj de teozofiistoj, sed ofte ankaŭ en aliaj rondoj.

Liaj kritikantoj diras ke, dank’al sia membreco en la Teozofia Societo, unuafoje en sia vivo li havis pli komfortan vivon, sen financaj problemoj, kaj ankaŭ ke li profitis de la Teozofia Societo por diskonigi siajn proprajn ideojn.

Koncerne al tiu lasta kritiko li diris en sia aŭtobiografio:
“Oni akuzis min uzi [la Teozofian Societon] […] por ebenigi la vojon por miaj propraj spiritaj perceptoj. Tio tute ne respondas al la vero.”

Ĉiel ajn unu el liaj biografoj klarigis:
“Ekde la unua tago de lia agado ekzistis diferenco rilate al la metodo kaj al la enhavo inter tio kio estis disvastigata kiel “Teozofio” fare de Helena Petrovna Blavatsky (la plej grava fondintino de la Societo) kaj Annie Besant unuflanke, kaj la instruoj de Rudolf Steiner aliflanke” .

Steiner mem deklaris:
“Ĉiuj sciis klare, ke mi estis prezentonta en la Teozofia Societo ekskluzive la rezultojn de miaj propraj esploroj. Tiun mian sintenon mi reliefigis ĉiuokaze.”

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Oni metas sian piedon en ...

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?