Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (1)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Sendube Rudolf Steiner estis geniulo. Kiom da homoj faris – kiel li – preskaŭ 6000 prelegojn? Tiuj kaj liaj libroj – kaj ankaŭ liaj artaĵoj – estas publikigitaj en – ĝis nun – pli ol 360 volumoj. Kaj evidente pluraj el liaj verkoj – precipe la plej gravaj – estis tradukitaj el la germana al aliaj lingvoj (ĉefe la angla, hispana kaj rusa).
En la esperanta Vikipedia troviĝas mallonga artikolo kun bazaj informoj pri li. Laŭ alia esperanta artikolo 31 el liaj verkoj (kun entute proksimume 4.000 paĝoj !) estis tradukitaj en Esperanton de la svisa esperantisto Willy Nüesch (vidu la artikolon pri li).
Ĉi tie mi volas doni pli da informoj pri li, sed ne intencas ekkonigi tro da detaloj.
Infanaĝo kaj juneco
Li estis filo de aŭstroj; do lia gepatra lingvo estis la germana (kiu estas la lingvo parolata en Aŭstrio).
Lia patro estis ĉefo de fervoja stacio, laborante kaj vivante en pluraj urbetoj en la tiama Aŭstrio. Ĝenerale la familio loĝis en domo kiu estis samtempe fervoja stacio.
Rudolf Steiner naskiĝis – en 1861 – en la urbeto Kraljevec, en Hungario, kiu tiam estis okupita de Aŭstrio. (Hodiaŭ Kraljevec situas en Kroatio.)
Loĝante unuflanke ne en grandaj urboj, sed en urbetoj, en belaj regionoj, kaj aliflanke ĉiam proksime de la fervojo, li havis samtempe multe da kontakto kun la naturo kaj kun teknologio (almenaŭ teknologio de trajnoj).
Li trovis la lernadon en la lernejoj sufiĉe enuiga, sed li ŝatis geometrion, kaj ankaŭ ŝatis certan instruiston, kiu, krom montri al li la mondon de geometrio, ludis violonon, pianon kaj orgenon kaj desegnis. Tiel la arta kaj intelekta mondoj jam malfermiĝis al li. Krome li multe legis hejme librojn pri diversaj temoj.
En 1872, je la aĝo de 10 jaroj, Rudolf komencis vizitadi en pli granda najbara urbo mezlernejon, kiu ne ekzistis en la urbeto kie ili loĝis. Li iris al la mezlernejo per trajno, sed foje, kiam la trajno ne funkciis, li devis piediri.
Ekde la aĝo de 15, Rudolf, por helpi siajn gepatrojn finance, donis privatajn lecionojn al kelkaj samklasanoj kaj al pli junaj lernejanoj.
Je la aĝo de 16 jaroj, li jam legis la verkon “Kritiko de Pura Racio” de la germana filozofo Kant. Li ankaŭ lernis sola la latinan kaj la grekan.
En 1879 li finis la mezlernejon kun distingo.
Vieno (1879-1890)
Por ke Rudolf povu studi en altlernejo en Vieno, lia patro petis translokigon al urbeto proksime de la aŭstra ĉefurbo. Sed nur pro stipendio Rudolf povis studi tie ĉe la Teknika Altlernejo. Li studis Matematikon kaj Natursciencojn, volante iĝi mezlerneja instruisto.
Sian restadon en Vieno li ankaŭ profitis – en la Teknika Altlernejo mem kaj en la Universitato de Vieno – por vizitadi lekciojn pri Filozofio, Historio kaj Religio. En la Altlernejo li ŝatis precipe sian docenton (aŭ profesoron) pri Germana Literaturo (Karl Julius Schröer). Tiu de li admirata instruisto konigis lin ĉefe al la mondo de Goethe.