Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (6)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Liaj ideoj estis diferencaj de tiuj de la Teozofia Societo (de Adyar), en kiu budhismaj kaj hinduismaj instruoj estis preferitaj, dum Steiner rekomendis hermetismajn, kabalajn, novplatonajn kaj (ekde 1905) rozkrucismajn instruojn.

Por igi sin komprenebla dum siaj prelegoj, Steiner uzis, en la unuaj jaroj post sia aliĝo al la Societo, orientalan-teozofian terminologion; tamen baldaŭ poste li klopodis anstataŭigi orientalajn esprimojn per novaj vortoj, pli konvenaj por la moderna konscio.

Do frue ekestis malsameco de opinioj inter li kaj la Teozofia Societo de Adyar, precipe Annie Besant, sed ankaŭ ene de la Germana Sekcio.

En 1904, Steiner publikigis la libron “Teozofio”.

Strange estas, ke en tiu libro, kun tia titolo, li ne diris eĉ unu vorton pri la origino de la termino “teozofio”, pri la Teozofia Societo kaj pri aliaj teozofiaj verkoj, kiel la Sekreta Doktrino de Blavatsky, aŭ la libroj de Annie Besant kaj C.W. Leadbeater. Preterlasi tiajn informojn estas neakceptebla sinteno por klera homo, intelektulo, profesoro, esploristo kiel li. Ne citante iun ajn, Steiner donis al la leganto la impreson, ke ĉio skribita estis nur liaj ideoj, kaj tio, evidente, ne estis la kazo.

En prelego farita samjare, en oktobro de 1904, titolita “La Homa Esenco”, li fakte menciis la Teozofian Societan, Blavatsky kaj Alfred Percy Sinnett. Pri Sinnett, li diris, ke ties verko “Esotera Budhismo” estis la plej diskonigita teozofia libro kaj ke pere de ĝi multaj homoj venis al Teozofio.

Menciinte, ke Blavatsky kaj aliaj teozofiistoj alportis teozofiajn ideojn el Hindio, li opiniis, ke tiaj ideoj ekzistas en ĉiuj kulturoj kaj ke ne estas necese vojaĝi al Hindio aŭ studi antikvajn hinduismajn skribaĵojn. Percepteblas ke tio estis forta kritiko kontraŭ la Teozofia Societo de Adyar.

En 1904 Steiner eniris la Esoteran Lernejon (t.e. la internan sekcion de la Teozofia Societo) kaj restis en ĝi ĝis 1907. Tio estis forte kritikata, ĉar – kiel ni jam vidis – li malkonsentis kun multaj ideoj de la Teozofia Societo.

Li klarigis siun paŝon jene:
“Mi bezonis scii kio okazas en ĝi. Mi aliĝis al la Esotera Lernejo por ricevi tiajn informojn, kaj ankaŭ ĉar mi mem sentis, ke pli limigita grupo estas necesa por homoj pli progresintaj en spirita percepto.”

En 1904 kaj 1905 li publikigis serion de artikoloj titolitan “Pri la Kroniko de Akasha”, kie li traktis la kaŝan historion de la Tero (Atlantido, ktp.) kaj deklaris: “Kiu atingis la kapablon percepti ene de la spirita mondo vidas pasintajn eventojn en ilia eterna karaktero.”

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu naĝas en maro?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?