Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (10)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mi daurigas mian citadon – kun kelkaj ŝanĝoj – el la esperanta Vikipedio pri Antropozofio.
“Paralele al tio ekestis multfacetaj sociaj kaj kulturaj aktivecoj de la antropozofoj.
Dum la jaro 1919 Emil Molt, direktoro de la cigaredofabriko Waldorf-Astoria, petis Steiner – kiu estis publikiginta artikolojn pri edukado ekde 1907 – zorgi pri lernejo por la infanoj de la fabrikaj laboristoj. Steiner faris tion, realigante pedagogie revoluciajn konceptojn. La lernejo estis nomita “valdorfa lernejo”, kaj la pedagogio ellaborita de Steiner nomiĝas “valdorfa pedagogio”. [Ĝi estis poste adoptita en aliaj urboj kaj landoj. En 2020 ekzistis tutmonde pli ol 1200 tiaj lernejoj.]
En 1921 fondiĝis la farmakologia firmao Weleda, kiu produktas kaj distribuas antropozofiajn kaj homeopatiajn medikamentojn kaj kosmetikaĵojn.
En 1922 grupo da teologoj fondis la Komunumon de Kristanoj, movado por renovigo de la kristanismo kun antropozofia fokuso.
Samtempe grupiĝis kontraŭantoj kontraŭ la novaj ideoj. Dum la silvestra nokto de 1922/23 la kongresejo “Goetheanum”, konstruita el ligno, komplete detruiĝis pro fajro. Sekve de tio Steiner konceptis novan konstruaĵon, tiufoje el betono, kiu – samloke – nur dum la jaro 1928 finkonstruiĝis.
[Mi aldonas: En la sama areo – t.e. de la Antropozofia Societo – estis konstruitaj aliaj – malpli grandaj – konstruaĵoj kaj ekzistas granda parko.]
En la jaro 1923 la Antropozofia Societo [kies sidejo estis kaj estas en la Goetheanum en Dornach (Svislando)] reorganiziĝis kaj fariĝis – kun la nomo “Ĝenerala Antropozofia Societo – tegmenta asocio de sendependaj naciaj Antropozofiaj Societoj en multaj landoj de Eŭropo.
Estis fondita – ene de la “Goetheanum” – nova altlernejo, nomita ‘Libera Altlernejo por Spirita Scienco’.” Rudolf Steiner iĝis ĝia prezidanto kaj gvidanto.”
[Vidu ĝian germanlingvan retpaĝaron: https://goetheanum.ch/de/hochschule%5D
En la vikipedia artikolo ne estas menciita la fino de la vivo de Steiner.
En aliaj versioj legeblas jeno:
Ĉe la komenco de 1924, Steiner malsaniĝis kaj necesis ĉiam pli limigi siajn prelegadojn. Sian lastan prelegon, faritan en septembro 1924, li eĉ ne povis termini. Tamen ĝis du tagojn antaŭ sia morto, kiu okazis la 30-an de marto 1925, li ankoraŭ laboris en sia malsanlito pri diversaj eldonaĵoj. Li verkis sian aŭtobiografion kaj redaktis – kune kun lia kuracistino Ita Wegman – libron pri la fundamento de antropozofia medicino.
[Vidu “Antropozofia Medicino” en Vikipedio.]