Rudolf Steiner – Filozofio, Teozofio, Antropozofio (8)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En la antaŭa video mi parolis pri la rilatoj de Steiner kun la Teozofia Societo kaj pri liaj spiritaj spertoj. Krome mi menciis, ke li fondis la Antropozofian Societon en 1912.
Antaŭ ol informi pri Antropozofio, mi menciu aliajn aktivecojn liajn:
Preleginte kaj verkinte jam multe pri filozofio, filozofoj, literaturo, verkistoj, naturaj sciencoj, arto, Teozofio, li aldonis – antaŭ kaj post la Unua Mondmilito – politikajn kaj sociajn temojn en siaj prelegoj.
Kiam li ankoraŭ aktivis en la Teozofia Societo, li produktis – ekde 1907 – du misterajn teatraĵojn verkitajn de Edouard Schuré (aŭtoro de la libro “La Grandaj Inicitoj”), kaj, ekde 1910, 4 teatraĵojn kiujn li mem verkis: “La Portalo de la Inicito”, “La Provo de la Animo”, “La Gardisto de la Sojlo” kaj “La Vekiĝo de la Animoj”. Laŭ biografo Hemleben “En ili estas prezentitaj homaj destinoj interligitaj per diversaj surteraj vivoj. La aŭtoro montras individuojn serĉantajn la spiriton, celante unue memscion kaj tiel atingante la sojlon de la spirita mondo, ĉiu laŭ sia maniero.”
En tiu entrepreno laboris kun li Marie von Sievers, kiu, antaŭ ol interesiĝi pri Teozofio, estis intencinte iĝi aktorino kaj kun kiu li edziĝis en 1914.
Nun pri Antropozofio
La termino “Antropozofio” (kiu signifas “Homa Saĝo”) ne estis kreita de Steiner. Ĝi estis uzata de pluraj aŭtoroj ekde la 16-a jarcento. Li mem menciis la fakton, ke la aŭstra filozofo Zimmermann, kies prelegojn Steiner ĉeestis, uzis tiun vorton. [Pri pliaj detaloj vidu la vikipedian artikolon en Esperanto pri Antropozofio.]
En sia aŭtobiografio li asertis, ke li uzis la vorton “Antropozofio” en prelegoj faritaj en oktobro de 1902 antaŭ neteozofia publiko. Li diris: “Mi traktis la spiritan evoluon de la homaro, eksplicite aldonante la vorton ‘Antropozofio’”. Tamen ne ekzistas pruvo pri tio.
Ankaŭ en sia aŭtobiografio li deklaris, ke la antropozofia movado estis kreita komence de la 20-a jarcento. Tamen tiam li estis membro de la Teozofia Societo.
En la jam menciita libro “Teozofio”, publikigita en 1904, la vorto “Antropozofio” ne ekzistas, sed en antaŭparolo verkita en 1922 por la 10-a eldono, Steiner diris, ke en tiu libro – kun la titolo “Teozofio” – estas prezentata “la antropozofia mondkoncepto”.
Kaj en sia aŭtobiografio (de 1925) li deklaris:
“Ekde la komenco [de mia laboro en la Teozofia Societo] mi havis la senton, ke en la Antropozofio oni devas krei ion, kio eliras el sia propra ĝermo, sen dependi de la enhavo de tio, kion la Teozofia Societo ordonis instrui. Mi povis fari tion nur per [la revuo Luzifer]. Kaj tio, kion mi skribis en ĝi, efektive disvolviĝis en tio kio hodiaŭ estas Antropozofio.”
Mi klarigu, ke “Luzifer”, la titulo de la revuo, en tiu kazo signifas “Portanto de Lumo”, ne “Lucifero”.
En tiu revuo estis publikigitaj, inter 1904 kaj 1905, ankaŭ eseoj kun la titolo “El la Kroniko de Akasha” (kiujn mi jam menciis em antaŭa video). En ili Steiner ne uzis la vorton “Antropozofio”. Sed en sia aŭtobiografio li asertis, ke en tiuj eseoj “estis starigita la fundamento de la antropozofia kosmologio”.
Kiel mi diris en la kvina parto de ĉi tiu serio pri Rudolf Steiner, li estis kritikata pro tio, ke li profitis de la Teozofia Societo por diskonigi siajn proprajn ideojn.
Alia kritiko rilatas al la libro “Teozofio”, publikigita en 1904, pri kiu mi diris en la sesa parto:
“Strange estas, ke en tiu libro, kun tia titolo, li ne diris eĉ unu vorton pri la origino de la termino “teozofio”, pri la Teozofia Societo kaj pri aliaj teozofiaj verkoj, kiel la Sekreta Doktrino de Blavatsky, […]. Preterlasi tiajn informojn estas neakceptebla sinteno por klera homo, intelektulo, profesoro, esploristo kiel li. Ne citante iun ajn, Steiner donis al la leganto la impreson, ke ĉio skribita estis nur liaj ideoj, kaj tio, evidente, ne estis la kazo.”
Kaj oni povas kritiki lin pro tio, ke li ne estis honesta, kiam li asertis (plurfoje), ke en eseoj kaj en la libro “Teozofio” li traktis Antropozofion, ĉar la fakto estas, ke li ne uzis la vorton “Antropozofio”.
Nur en la serio de eseoj “Kiel oni akiras konon pri la superaj mondoj”, ankaŭ aperinta inter 1904 kaj 1905 en la revuo Luzifer, li uzis la vorton “Antropozofio”, sed nur unufoje, precize en jena frazo: “ĉiu havas la kapablon ekscii, vidi, kion instruas la vera Mistikismo, la Scienco de la Spirito, la Antropozofio kaj Gnozo.”