Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 6.3 – Junio (21-a ĝis 30-a)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

21-a de Junio
Neniu el vi povas esti tiel blinda, ke li supozas, ke ĉi tiu estas via unua okupiĝo pri la Teozofio. Vi certe komprenas, ke tio estus la sama kiel diri, ke efikoj venas sen kaŭzoj. Sciu do, ke dependas nun de ĉiu el vi, ĉu vi ekde nun baraktos sole por spirita saĝo tra tiu-ĉi kaj la sekva enkarniĝinta vivo, aŭ en kompanio de viaj nunaj kunuloj kaj ege helpita de la reciproka simpatio kaj aspiro. Benojn al ĉiuj – kiuj ilin meritas. K.H.

22-a de Junio
Ĉu vi pensas, ke la vero estis montrita al vi nur por via avantaĝo? Ke ni rompis la silenton de jarcentoj sole por la profito de plenmano da revuloj? La konverĝantaj linioj de via Karmo allogis ĉiujn vin al ĉi tiu Societo kiel komuna fokuso, por ke vi ĉiuj povu helpi por ellabori la rezultojn de viaj interrompitaj komencoj en la antaŭa naskiĝo. K.H.

23-a de Junio
Nur la progreso kiun oni faras en la studo de la okulta scio ekde ĝiaj rudimentaj elementoj igas onin iom post iom kompreni nian intencon. Nur tiel, kaj ne alie, ĝi – fortigante kaj rafinante tiujn misterajn ligojn de simpatio inter inteligentaj homoj (la provizore izolitaj fragmentoj de la universala Animo kaj de la propra kosma Animo) – metas ilin en plenan harmonion. K.H.

24-a de Junio
Nur kiam tio estas starigita, tiuj vekitaj simpatioj servas fakte por konekti la Homon kun … tiu energia ĉeno kiu ligas la Materian kun la Nemateria Kosmo – Pasinteco, Nuntempo kaj Estonteco – kaj rapidigas liajn perceptojn tiel, ke li klare komprenas, ne simple ĉiujn aferojn de la materio, sed de la Spirito ankaŭ. K.H.

25-a de Junio
Ho, mia kompatinda, elreviĝita amiko. Se vi nur estus jam tiel progresinta sur TIU PADO, ke tiu simpla transdono de ideoj ne estus malhelpita per la kondiĉoj de la materio kaj la kuniĝo de via menso kun nia ne malebligita per ĝiaj estigitaj malkapablecoj! Tia estas bedaŭrinde la heredita kaj mem-akirita krudeco de la okcidenta menso. . . ke nun preskaŭ neeblas ĉu por ili kompreni aŭ por ni esprimi en iliaj propraj lingvoj ion ajn de tiu delikata kaj ŝajne ideala maŝinaro de la Okulta Kosmo. Iugrade tiu fakultato povas esti akirata de la eŭropanoj per studo kaj meditado, sed – tio estas ĉio. K.H.

26-a de Junio
Kiel Ellorianino ŝi* devas konkeri sian rajton… La finaj rezultoj de la timegita torturo dependas de ŝi – de ŝi sola – kaj de la kvanto de simpatio, kiun havas por ŝi ŝiaj du fratoj . . . ,** de la forto kaj potenco de ilia volo sendita de ambaŭ al ŝi, kie ajn ŝi estas. Sciu, ho Frato [Kolonelo Olcott], ke tia volforto, fortigita per sincera korinklino, ĉirkaŭos ŝin per nepenetrebla ŝildo, forta protektanta ŝildo, formita de la kombinitaj puraj bondeziroj de du senmortaj animoj – kaj potencaj proporcie al la intenseco de ilia deziro vidi ŝin triunfanta. S.

27-a de Junio
Fidu vin mem, kiel Ni fidas ĉiun el vi, ĉar ne estas unu sola membro de la societo sen ligo kun Ni, aŭ kies helpo Ni bezonas. Ĉu Ni ne elektis ĉiun el vi, ĉar Ni bezonas vin? Vi bezonas vin reciproke, kaj Ni bezonas vin ĉiujn. (Eltiraĵo el letero de nekonata Majstro de Saĝeco)

28-a de Junio
Vi [Francesca Arundale, trezoristino de la Loĝio de Londono] devus, eĉ kiel simpla membro – kaj multe pli kiel gvidantino –, lerni, ke vi povas instrui, ke vi povas akiri spiritajn konon kaj forton tiel, ke la laboro povas apogi sin sur vi, kaj la afliktiĝantaj viktimoj de nescio povas lerni de vi la kaŭzon kaj rimedon de siaj doloroj. K.H.

29-a de Junio
Do estu singarda kontraŭ nekaritata spirito, ĉar ĝi leviĝos kiel malsata lupo en via vojo kaj voros la pli bonajn kvalitojn de via naturo, kiuj ekde kelka tempo ekvivas. K.H.

30-a de Junio
Sed verdire la homo estas la viktimo de sia ĉirkaŭaĵo, dum li vivas en la atmosfero de la socio. Oni povas tre voli amikiĝi kun tiuj, kiuj onin interesas, kaj tamen esti senpova fari tion, samkiel estas iu, kiu vidas amikon englutitan en tempesta maro, kiam neniu ŝipo pretas esti lanĉita, kaj lia persona forto estas paralizita de pli forta mano, kiu retenas lin. K. H.

Klarigoj
*“Ŝi” estas H.P.B. (Helena Petrovna Blavatski). “Ellora” estis sekcio de la Granda Frataro en Egiptio. Majstro Serapis konsideris, ke H.P.B. apartenis al tiu sekcio.

** La kompilintino K. A. Beechey mankigis la nomojn de la du “fratoj”. En la originala letero ili estas menciitaj: Henry (Olcott) kaj Elbridge (Gerry Brown), redaktoro de la revuo Spiritual Scientist [Spiritisma Sciencisto].

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kokino donas …

Rilataj filmoj

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?