Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 6.1 – Junio (1-a ĝis 10-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Simpatio
Mi devas diri, ke la telegramoj de la ‘Maljuna Sinjorino’ vere frapas kiel ŝtonoj lanĉitaj de katapulto! Kion mi povintus fari ol veni? Argumenti – tra la spaco – kun kiu estas en granda malespero kaj en stato de morala kaoso estis senutila. Do mi decidis eliri el la izoleco de multaj jaroj kaj pasigi kelkan tempon por konsoli ŝin kiel eble plej bone. K.H.
1-a de Junio
Estu certa, ke miaj personaj bondeziroj prizorgos vin. Se, dum la progreso de via laboro, vi fakte bezonas iam kaj iam la helpon de feliĉa penso, ĝi estos tre probable osmozata en vian kapon. K.H.
2-a de Junio
Mi esperas, ke almenaŭ vi komprenos, ke ni (aŭ la plimulto el ni) tute ne estas la senkoraj, morale sekiĝitaj mumioj, kiel kelkaj homoj imagas. K.H.
3-a de Junio
Unueco ĉiam donas forton; kaj ĉar la Okultismo en niaj tagoj similas al ‘Forlasita Espero’, unio kaj kunlaboro estas nepre bezonataj. Unio ja implicas koncentriĝo de esenca kaj magneta forto kontraŭ la malfavoraj fluoj de antaŭjuĝo kaj fanatikeco. K.H.
4-a de Junio
La beno de Dio estu sur vi, kaj en viaj horoj de nigra malkuraĝigo pensu pri mi, mia frato, kaj mi estos kun vi. S.
5-a de Junio
Hieraŭ mi sekvis vin, Frato mia, la tutan tagon. Mia simpatio estis kun vi. S.
6-a de Junio
Eĉ la simpla ĉeesto de bonintenca kaj simpatianta individuo en via mezo povas helpi vin magnete. K.H.
7-a de Junio
Ĉu tiuj, kiujn vi amas, komunikas kun vi objektive dum sia dormo? Viaj spiritoj, en horoj de danĝero aŭ intensa simpatio, vibrantaj je la sama fluo de penso – kio en tiaj kazoj kreas specon de telegrafaj spiritaj dratoj inter viaj du korpoj – povas renkonti kaj reciproke impresi viajn memorojn. K.H.
8-a de Junio
Forta volo kreas, kaj simpatio altiras eĉ adeptojn kies leĝoj estas antagonismaj al ilia miksado kun la neinicitoj. K.H.
9-a de Junio
Asocio de ‘afinecoj’ de fortaj magnetaj, sed malsimilaj fortoj kaj polusecoj centritaj ĉirkaŭ unu reganta ideo estas necesa por sukcesaj atingoj en la okultaj sciencoj. Kion unu homo malsukcesas fari – la kombinitaj multaj atingos. K.H.
10-a de Junio
Plivastigu viajn simpatiojn, anstataŭ malplivastigi ilin; provu identiĝi kun viaj similuloj, anstataŭ malgrandigi vian rondon de afineco. K.H.