Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 3.2 – Marto (11-a ĝis 20-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 11 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
11-a de marto
Ni laboras kaj penadas kaj permesas, ke niaj ĉelaoj estas portempe trompitaj, por doni al ili rimedojn neniam esti trompataj poste kaj vidi la tutan malbonon de falseco kaj malvero, ne nur en ĉi tiu, sed ankaŭ en multaj el iliaj post-vivoj. K.H.
12-a de marto
Estas ni, kiuj estis la plonĝantoj kaj la pioniroj, kaj la homoj de scienco bezonas nur rikolti, kie ni semis. Estas nia misio subakviĝi kaj alporti la perlojn de Vero al la surfaco; estas la ilia purigi ilin kaj enmeti ilin en sciencajn juvelojn. K.H.
13-a de marto
Se viaj penoj instruas la mondon nur pri unu sola litero de la alfabeto de la Vero – tiu Vero, kiu iam trapenetris la tutan mondon: via rekompenco ne mankos al vi. K.H.
14-a de marto
Provu forigi tiajn erarajn ideojn – kiujn vi trovos – per ĝentila persvado kaj apelo al la sentoj de lojaleco al la Afero de vero, se ne al ni. Igu ĉiujn tiujn homojn senti, ke ni ne havas favoritojn nek korinklinojn por personoj, sed nur por iliaj bonaj agoj kaj por la homaro kiel tuto. K.H.
15-a de marto
Ne degradu la veron altrudante ĝin sur mensojn kiuj ĝin ne deziras. K.H.
16-a de marto
Ankaŭ ne estas afero de plej eta konsekvenco, ĉu la talentoplena Prezidantino de la ‘Londona Loĝio’ de la TS havas sentojn de respektego aŭ malrespekto al la humilaj kaj nekonataj individuoj ĉe la kapo de la Tibeta Bona Leĝo … sed estas fakte demando, ĉu la sinjorino estas taŭga por la celo kiun ni ĉiuj havas en la koro, nome la disvastigado de la VERO tra esoteraj doktrinoj, transdonitaj per kia ajn religia kanalo, kaj la forigo de kruda materialismo, blinda antaŭjuĝo kaj skeptikeco. K.H.
17-a de marto
Ne dubu, mia amiko: estas nur de la plejsupro de tiuj niaj ‘diamantaj rokoj’, ne ĉe iliaj piedoj, ke oni kapablas percepti la tutan Veron, pro superrigardi la tutan senliman horizonton. K.H.
18-a de marto
Mi laboregis pli ol kvarono de jarcento nokte kaj tage por konservi mian lokon en la vicoj de tiu nevidebla, sed ĉiam aktiva armeo, kiu laboras kaj sin preparas por tasko, kiu povas alporti neniun rekompencon, sed la konscion, ke ni estas farantaj nian devon por la homaro; kaj renkontante vin survoje mi provis – ne timu – ne varbi vin (ĉar tio neeblus), sed simple atentigi vin, eksciti vian scivolemon – se ne viajn pli bonajn sentojn – pri la ununura vero. K.H.
19-a de marto
Nur al tiuj, kiuj montriĝis fidelaj al si mem kaj al la Vero en ĉio, estos permesita plua interrilato kun ni. K.H.
20-a de marto
Eĉ eta ombro de diferenco armas serĉantojn de la sama vero, alie seriozaj kaj sinceraj, per la skorpio-pikilo de malamo kontraŭ iliaj fratoj, same sinceraj kaj seriozaj. Iluziitaj viktimoj de tordita vero, ili forgesas, aŭ neniam sciis, ke malkonkordo estas la harmonio de la Universo. K.H.