Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 2.3 – Februaro (21-a ĝis 29-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
21-a de februaro
[…] la neceso de la praktika apliko de tiuj sublimaj vortoj de nia Sinjoro kaj Majstro: “Ho vi Bhikhuoj kaj Arhatoj! Estu amikaj al la raso de homoj, niaj fratoj! Sciu vi ĉiuj, ke tiu, kiu ne oferas sian unu vivon por savi la vivon de sia kunulo; kaj tiu, kiu hezitas rezigni pli ol vivon – sian senmakulan nomon kaj honoron – por savi la senmakulan nomon kaj honoron de la multaj, estas malinda je la pekdetruanta, eterna, transcenda Nirvano. K.H.
22-a de februaro
Ĉesu juĝi movadon, aferon, opinion je la grado en kiu ĝi allogas vin, kontentigas vin aŭ eble kontraŭstariĝas al vi. Prefere ekzamenu la mezuron de ĝia potenco servi aliulojn en ilia bezono. [El “Mensaĝo de Pli Maljuna Frato al la Membroj de la Teozofia Societo”]
23-a de februaro
Vi ne povas vere esti studentoj de la Dia Saĝo, escepte se vi aktivas en la servo de la Dia Vivo. Tie, kie estas ĝeno, kie estas sufero, kie estas malklereco, kie estas kverelo, kie estas maljusteco, kie estas tiraneco, kie estas subpremado, kie estas krueleco – tie ni devas trovi la seriozajn anojn de Nia Societo. [El “Mensaĝo de Pli Maljuna Frato al la Membroj de la Teozofia Societo”]
24-a de februaro
M. parolis bone kaj vereme, kiam li diris, ke la amo por la kolektiva homaro estas lia kreskanta inspiro; kaj se iu individuo dezirus altiri lian atenton al si, li devas venki la difuzan tendencon per pli forta forto. K.H.
25-a de februaro
La Ĉefoj volas, ke komencu ‘Frataro de Homaro’, vera Universala Frataro [“Brotherhood” en la angla originalo]: institucio, kiu konatiĝu tra la mondo kaj altiru la atenton de la plej altaj mensoj. K.H.
26-a de februaro
La termino ‘Universala Frateco’ [“Brotherhood” en la angla originalo] ne estas sensignifa esprimo. La homaro, en maso, havas superan postulon al ni. . . Ĝi estas la nura sekura fundamento por universala moraleco. Se estas revo, almenaŭ estas nobla revo por la homaro; kaj estas la aspiro de la vera Adepto. K.H.
27-a de februaro
Luktu por la persekutataj kaj la mistraktataj, por tiuj, kiuj per sinofero fariĝis senhelpaj, ĉu en Eŭropo aŭ Ĉinio. K.H.
28-a de februaro
Estas stranga ideo, miaj fratoj, ke ni – la sindonaj sekvantoj de tiu enkarniĝinta spirito de absoluta sinofero, de filantropio, de dia boneco kaj de ĉiuj plej altaj virtoj atingeblaj en ĉi-tiu tero de malĝojo, la homo de homoj, Gautama Budho – iam permesus al la T.S. reprezenti la enkorpigon de egoismo, la rifuĝejon de la malmultaj sen penso pri la multaj. LA MAHA ĈOHANO
29-a de februaro
Ĉiu teozofiisto nur faru sian devon, tion, kion li povas kaj devus fari, kaj tre baldaŭ la sumo de homa mizero, en kaj ĉirkaŭ la areoj de ĉiu Loĝio de via Societo, estos videble malgrandiĝita. K.H.
++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++
Klarigoj
Bhikhuo = almozpetanta budhista disĉiplo;
Arhato = inicito, kiu atingis la kvaran inicadon; per la proksima inicado li fariĝas Adepto.