Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 0 – Enkonduko
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 11 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Ekzistas anglalingva libro, fakte libreto, titolita “Daily Meditations” (Ĉiutagaj Meditadoj). Ĝia subtitolo estas “Extracts from the Letters of the Masters of the Wisdom” (Eltiraĵoj el la Leteroj de la Majstroj de Saĝo, aŭ Saĝeco). Tiun libron mi tradukis en Esperanton. La tradukitan tekston mi inkluzivigis en la libron “Teozofio – Kolekto de novaj kaj malnovaj tradukaĵoj”.
Ĝia titolo montras, ke temas pri Teozofio. Kio estas Teozofio? Vidu ekzemple mian videaĵon “La Teozofia Societo” (en ĉi tiu kanalo) aŭ/kaj mian retpaĝaron “Teozofio Esperante” (https://www.teozofioesperante.org/).
Ankaŭ la libreto “Daily Meditations” (publikigita en 1949) temas pri Teozofio, ĉar la Majstroj de Saĝ[ec]o menciitaj en la subtitolo estis en kontakto kun anoj de la Teozofia Societo. Kvankam la kompilintino de la publikaĵo, Katherine A. Beechey, volis konatigi la citaĵojn al iuj ajn legantoj, por ke ili povu mediti pri ili, ŝajnas ke ŝi direktis sin specife al teozofiistoj, ĉar ŝi ne eksplikis, kiuj estas la Majstroj kaj la leteroj menciitaj en la subtitolo.
Jen mallongaj sciigoj pri tio:
En 1879 la du plej gravaj gefondintoj de la Teozofia Societo – Helena Petrovna Blavatsky (H.P.B.) kaj Kolonelo Henry Steel Olcott – establis sin en Bombajo (Hindio).
En Hindio loĝis Alfred Percy Sinnett, angla editoro de la grava gazeto “The Pioneer”. Li ekinteresiĝis pri Teozofio, aliĝis al la Societo en 1879 kaj publikigis artikolojn pri ĝi. De 1880 ĝis 1885 li ricevis leterojn de du Mahatmoj (aŭ Majstroj de Saĝ[ec]o). Tiuj leteroj estis transkribitaj kaj kompilitaj de A. T. Barker, kiu publikigis ilin en 1923 en la libro “The Mahatma Letters to A. P. Sinnett” [La Leteroj de la Mahatmoj al A.P. Sinnett].
Sed la du Mahatmoj – kaj malmultaj aliaj – sendis leterojn ankaŭ al aliaj homoj. Tiuj leteroj estis kompilitaj de C. Jinarajadasa, kiu publikigis ilin en la libro “Letters of the Masters of Wisdom” [Leteroj de la Majstroj de Saĝ[ec]o].
En la leteroj – al Sinnett kaj al la aliaj homoj – la Majstroj respondas al demandoj (precipe pri spiritaj aferoj) kaj kritikas, laŭdas aŭ rekomendas certajn sintenojn. Estas la rekomenditaj sintenoj (kaj aliaj rimarkoj), kiujn Katherine A. Beechey elektis por sia libro.
Kiuj estas la Majstroj de Saĝ[ec]o, la Mahatmoj?
Blavatsky (aŭ H.P.B.), kies Majstro estis Mahatmo Morya, donis jenan difinon:
“Mahatmo estas persono, kiu, per speciala trejnado kaj edukado, evoluigis tiujn altajn fakultatojn kaj atingis tiun spiritan scion, kiujn la ordinara homaro akiros post trapasi nenombreblajn seriojn da reenkarniĝoj dum la procezo de kosma evoluo, kondiĉe, kompreneble, ke ili ne iros intertempe kontraŭ la intencoj de la Naturo kaj tiel alportos sian propran neniigon.”
Krom tiuj ĝeneralaj klarigoj necesas sciigi jenon al ne-teozofiistoj:
1) La homoj, plejfoje teozofiistoj, al kiuj la Majstroj K.H. kaj M. (kiuj estis azianoj) sin direktis, estis eŭropanoj (aŭ amerikanoj), kaj la Mahatmoj ofte kritikis iliajn vivmanierojn kaj sintenojn.
2) Ofte la Majstroj rilatas al “la afero” (en la angla originalo: “the cause”). Tiu afero estas liaj celoj kaj do la celoj de la Teozofia Societo.
3) La plejmulto de la sendintoj de la leteroj estis la Mahatmoj Kuthumi (aŭ Koot Hoomi – K.H.) kaj Morya (M.). Kelkaj frazoj elektitaj de la kompilintino estas de Serapis (S.) kaj Hilarion (H.).
Koncerne al la organizo de la libro “Daily Meditations” mi mencias ke la kompilintino elektis unu citaĵon por ĉiu tago de la jaro kaj aldonis ĉe la komenco de ĉiu monato – antaŭ la unua tago – plian eltiraĵon el la Leteroj de la Mahatmoj. Ĉiu monato estas dediĉita al unu sinteno aŭ virto (sed miaopinie ne ĉiuj citaĵoj rilatas al la respektiva sinteno aŭ virto).
Kiel mi diris, mi inkluzivigis mian tradukon de “Daily Meditations” en libron menciitan ĉe la komenco. Ĉi tie, en ĉi tiu serio, mi preferis doni al ĝi la titolon “Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro”.
Kvankam ili estis direktitaj aparte al teozofiistoj, eble ankaŭ vi – ne-teozofiisto – trovos la citaĵojn primeditindaj aŭ interesaj. Mi prezentos ilin en la venontaj videaĵoj.