Primeditindaj Rekomendoj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 1.2 – Januaro (11-a ĝis 21-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
11-a de januaro
Ni (…) provas igi la homojn forlasi sian personecon – efemera fajrero – por la bono de la tuta homaro kaj, sekve, por iliaj propraj eternaj Egooj, kiuj apartenas al ĝi, ĉar la homaro estas frakcio de la integra tuto, kiu ĝi [la homaro] iufoje fariĝos. K.H.
12-a de januaro
La egoismo kaj la manko de memofero estas la plej grandaj obstakloj en la pado de la adepteco. K.H.
13-a de januaro
La unua celo de la T.S. [Teozofia Societo] estas la filantropio. La genuina teozofiisto estas filantropo – “ne por si mem, sed por la mondo, en kiu vivas”. K.H.
14-a de januaro
Vi laboris neegoiste kaj kun granda utilo por via lando kaj por la bona afero. Kaj ni dankas vin pro tio. M.
15-a de januaro
Rilate al la humana naturo – ĝi ĝenerale estas la sama hodiaŭ kiel antaŭ unu miliono da jaroj: antaŭjuĝo bazita sur egoismo; ĝenerala manko de volo forlasi establitan ordon de aferoj favore al novaj manieroj de vivo kaj penso (la okulta studado postulas ĉion tion kaj multe pli); fiero kaj obstina rezisto al la Vero, se tiu kolizias kun via antaŭa nocio de aferoj – tiaj estas la karakterizaj trajtoj de via epoko, specife de la meza kaj malalta klasoj. K.H.
16-a de januaro
Kiam la antikvaj fondintoj de viaj filozofaj skoloj venis al Oriento por akiri la konon de niaj antaŭuloj, ili ne plenumis aliajn postulojn ol tiu de sincera kaj altruista malsato je vero. K.H.
17-a de januaro
La mondo mallumigis la lumon de la vera scio, kaj la egoismo ne permesos ĝian resurekton, ĉar ĝi ekskludas kaj ne rekonas la plenan kunulecon de ĉiuj tiuj, kiuj naskiĝis sub la sama kaj neŝanĝebla natura leĝo. M.
18-a de januaro
Iu ajn grupo de studantoj de Esoteraj Doktrinoj, kiu deziru rikolti spirite iun ajn profiton, devas resti en perfekta harmonio kaj unueco de pensado. Ĉiu ano, individue kaj kolektive, devas esti komplete altruista; ĝentila kaj plena je bona volo minimume rilate al ĉiuj aliaj – sen paroli pri la homaro; inter la anoj de la grupo ne devas esti partieca spirito, kalumnio, malbonvolo, envio, ĵaluzo, malestimo aŭ ĥolero. Kio vundas unu homon, devus vundi la aliajn; kio ĝojigas la homon “A”, devas plenigi je plezuro la homon “B”. (…) Tio estas la stato postulita absolute de niaj Reguloj kaj Leĝoj. M.
19-a de januaro
Amiko, atentu pri Fiero kaj Egoismo, du el la plej malbonaj kaptiloj por la piedoj de kiu aspiras supreniri al la altaj vojoj de Scio kaj Spiriteco. K.H.
20-a de januaro
La homa naturo igita malnobla per egoismo. Pripensu bone tiujn malmultajn vortojn; elradikigu ĉiun kaŭzon de la malbono, kiun vi povas pripensi; iru ĝis la origo, kaj vi solvintos trionon de la problemo de la malbono. K.H.
21-a de januaro
La Okultismo ne estas akiro de povoj aŭ serĉo de feliĉo, ĉar la unua paŝo estas Ofero, kaj la dua, Rezigno. K.H.