Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 1.3 – Januaro (22-a ĝis 31-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
22-a de januaro
Kio konstituas la veran teozofiiston ne estas la individua kaj decidita celo atingi la Nirvanon (la kulmino de ĉiuj scioj kaj absoluta saĝo) – kiu ne estas alio ol ekzaltita kaj glora egoismo – sed la sinofera serĉo de la plej bonaj rimedoj gvidi la proksimulon al la ĝusta vojo, kaj igi la plej grandan nombron el niaj kunuloj profiti je ĝi. LA MAHA ĈOHANO
23
Estas kondamnitaj al disreviĝo tiuj homoj, kiuj aliĝas al la Teozofia Societo kun la sola kaj egoisma celo atingi potencojn, igante la okultan sciencon sian solan aŭ ĉefan celon; estus pli bone, ke ili ne aliĝus. M.
24
Sed estas individuoj, kiuj, sen ekstere vidigi ajnan spuron de egoismo, estas intense egoismaj en siaj internaj spiritaj aspiroj. Tiuj sekvos la vojon elektitan de ili, kun okuloj fermitaj al la interesoj de ĉiuj, pensante nur en siaj propraj, vidante nenion for de la mallarĝa vojo plenita per sia propra personeco. Ili estas tiom intense absorbitaj en la kontemplado de sia supozita “justemo”, ke nenio neniam ŝajnas korekta ekster la fokuso de ilia vizio, tordita per ilia sinplaĉema kontemplado kaj per ilia juĝo pri bono kaj malbono. K.H.
25
[Sinjoro Bhawani Shankar] laboris ĝis nun sindone por siaj kunuloj per la Teozofia Societo, kaj nun li havas sian rekompencon, kvankam li ne ĉiam perceptas tion. K.H.
26
La celo de la filantropo devus esti la spirita iluminado de liaj kunuloj; kiu ajn laboras neprofiteme kun tiu celo metas sin en magneta komunikado kun niaj ĉelaoj [niaj disĉiploj] kaj kun ni mem. K.H.
27
[La klarvidado de Sinjorino Laura C. Holiday] estas unu fakto; ŝia elekto de la disĉipleco estas alia. Kiel ajn bone la ĉelao estas dotita fizike kaj psike por respondi al tiu elekto, li aŭ ŝi, ĉu elektita aŭ ne, devas perei kiel ĉelao je la fino, escepte se li aŭ ŝi montriĝas kiel havanta fizikan kaj spiritan altruismon. K.H.
28
Sublime altruisma, li enmetis sian personecon en la aferon kaj ne atentas pri malkomfortoj aŭ persona kalumnio maljuste ŝpinita kontraŭ li. K.H.
29
Vi perceptis ĝis nun nur la lumon de nova tago – vi povas, se vi provos, vidi kun la helpo de K.H. la sunon de tagmezo, kiam ĝi atingas sian meridianon. Sed vi devas labori por ĝi, labori por verŝado de lumo sur aliajn mensojn tra la via. M.
30
Ĉu vi, aŭ pli ĝuste ili, neniam vidas la veran signifon kaj klarigon de tiu granda katastrofo de ruinigo, kiu venis al nia lando kaj minacas ĉiujn terojn – la vian unue? Estas egoismo kaj ekskluziveco, kiuj mortigis la nian, kaj estas egoismo kaj ekskluziveco, kiuj mortigos la vian. M.
31
Vi devas vivi por aliaj homoj kaj kun ili, ne por aŭ kun vi mem. K.H.