Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 3.1 – Marto (1-a ĝis 10-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La misio de la planeda Spirito estas nur sonigi la Tonikon de Vero. Kiam li estos direktinta ties vibradon tiel, ke ĝi sonas seninterrompe dum la kunĉenado de tiu raso kaj ĝis la fino de la ciklo, la loĝanto de la plej alta enloĝata sfero malaperas el la surfaco de nia planedo – ĝis la sekva ‘resurekto de la karno’. La vibroj de la Primitiva Vero estas tio, kion viaj filozofoj nomas ‘denaskajn ideojn’. K.H.
1-a de marto
La sola celo, por kiu oni devas klopodi, estas la plibonigo de la kondiĉo de la homo, per la disvastigo de vero adekvata por la diversaj etapoj de lia disvolviĝo kaj de tiuj de la lando, kie li loĝas kaj al kiu li apartenas. K.H.
2-a de marto
La Vero ne havas markon de posedanto kaj ne estas afekciita de la nomo sub kiu ĝi estas proklamata – se la koncerna objekto estas atingata. K.H.
3-a de marto
Estas nur la esotera filozofio, la spirita kaj psika miksado de la homo kun la Naturo, kiu, malkaŝante fundamentajn verojn, povas alporti tiun tre deziratan mezan staton inter la du ekstremoj, homa Egoismo kaj dia Altruismo, kaj fine konduki al la malpezigo de la homa sufero. (Eltiraĵo el letero de nekonata Majstro de Saĝ[ec]o)
4-a de marto
Vi estas la libervolaj laborantoj en la Kampo de la Vero, kaj kiel tiaj vi devas lasi neniajn obstrukcojn sur la padoj kondukantaj al ĝi. (Eltiraĵo el letero de nekonata Majstro de Saĝ[ec]o)
5-a de marto
Ĝis nun vi ne akiris la ĝustan metodon distingi la falsan de la vera, ĉar vi ankoraŭ ne komprenis la doktrinon de ŝeloj. K.H.
(Klarigo: Laŭ la doktrino de la ŝeloj ekzistas eksternaj tavoloj de la estaĵoj. Tiuj ŝeloj kaŝas la veran estaĵon.)
6-a de marto
La Loĝio bone konas la kvalitojn de nia Frato, kaj estas tiuj pli altaj fakultatoj de analitika rezonado kaj la potenca talento de nia Frato ĉerpi spiritajn verojn el ne plu validaj laŭŝajnaj kontraŭdiroj, kiuj devigas nin fidi liajn spiritajn intuiciojn por la realigo de tiu delikata misio. S.
7-a de marto
Kompatinda, kompatinda homaro! Kiam vi posedos la tutan kaj nefalsigitan Veron! Atentu pri ĉiu el la ‘privilegiuloj’ dirante ‘nur mi pravas’! Sed … kial tia obstina forgeso de la grava fakto, ke estas aliaj kaj sennombraj paĝoj antaŭ kaj post tiu unu soleca paĝo, kiun ĉiu el la ‘viziistoj’ ĝis nun apenaŭ lernis deĉifri? Kial estas, ke ĉiu el tiuj ‘viziistoj’ konsideras sin la Alfo kaj Omego de la Vero? K.H.
8-a de marto
Memoru, ke la sumo de la homa mizero neniam estos malpliigita ĝis la tago, kiam la pli bona parto de la homaro detruos, en la nomo de la Vero, moraleco kaj universala karitato, la altarojn de iliaj falsaj dioj. K.H.
9-a de marto
La Vero neniam venas – same kiel ŝtelisto – tra baritaj fenestroj kaj pordoj riglitaj per fero. K.H.
10-a de marto
La misuzo de konoj per la lernanto ĉiam reagas sur la iniciatinto. Mi ne kredas, ke vi jam scias, ke, dividante siajn sekretojn kun aliaj, la Adepto, pro neŝanĝebla leĝo, prokrastas sian propran progreson al la Eterna Ripozo …. Devas ŝajni al vi banala vero, ke iu devas pagi Prezon por ĉio kaj por ĉiu vero, kaj en ĉi tiu kazo – ni pagas ĝin. K.H.