Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 2.2 – Februaro (11-a ĝis 20-a)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

11-a de februaro
Kiam mi aludis al ‘filantropio’, mi konsideris ĝin en ĝia plej vasta senco, kaj mi volis atentigi pri la absoluta neceso de ‘doktrino de la koro’ kontraste al tiu, kiu estas simple ‘de la okulo’. K.H.

12-a de februaro
Estis tempo, kiam de maro al maro, de la nordaj montoj kaj dezertoj al la grandaj arbaroj kaj montetaj regionoj de Cejlono, ekzistis nur unu fido, unu kuniganta krio – savi la homaron de la mizeroj de malklereco en la nomo de Tiu, kiu instruis unue la solidarecon de ĉiuj homoj. Kiel tio estas nun? Kie estas la grandeco de nia popolo kaj de la ununura Vero? M.

13-a de februaro
Por ĉiuj – ĉu Ĉohano aŭ Ĉelao, kiuj estas devigitaj laborantoj inter ni – la unua kaj lasta konsidero estas, ĉu ni povas bonfari al nia proksimulo, ne gravante kiom humila li estas; kaj ni ne permesas al ni eĉ pensi pri la danĝero aŭ ajna malhonoro, misuzo aŭ maljusteco, kiuj povas okazi al ni. Ni estas pretaj ‘esti surkraĉataj kaj krucumataj’ ĉiutage – ne unufoje – se reala bonaĵo al alia homo povas rezulti de ĝi. K.H.

14-a de februaro
Ĉar labori por la homaro estas grandioze, ĝia rekompenco etendiĝas – preter tiu-ĉi mallonga sonĝo de vivo – al aliaj naskiĝoj. M.

15-a de februaro
Tiu, kiu deziras lerni, kiel profitigi la homaron, kaj kredas esti kapabla legi la karakteron de aliaj homoj, devas komenci unue lerni koni sin mem kaj pritaksi sian propran karakteron je ĝia vera valoro. M.

16-a de februaro
La virina misio estas fariĝi la patrino de estontaj okultistoj – de tiuj, kiuj naskiĝos sen peko. De la plialtiĝo de la virino dependas la elaĉeto kaj savo de la mondo. Kaj nur kiam la virino krevigos la katenojn de sia seksa sklaveco, al kiu ŝi ĉiam estis submetita, la mondo akiros scieton de kio ŝi vere estas kaj de ŝia loko en la ekonomio de la naturo. K.H.

17-a de februaro
Se li [Olcott] estas ‘nescia’ je multaj aferoj, tiel estas ankaŭ liaj akuzantoj, kaj se li restas ankoraŭ neiniciita, la kialo … estas tre klara: ĝis nun, li preferis la bonon de la multaj al sia persona profito. Li rezignis la avantaĝojn de konstanta, serioza ĉelaeco, kiujn ricevas tiuj, kiuj sin dediĉas al ĝi, favore al sia laboro por aliaj homoj – kiuj estas tiuj, kiuj nun sin turnas kontraŭ lin. M.

18-a de februaro
La plej granda konsolo kaj ĉefa devo de vivo, infano, estas ne kaŭzi doloron kaj eviti kaŭzi suferadon al homo aŭ besto. K.H.

19-a de februaro
Nia societo ne estas nura intelekta lernejo por okultismo, kaj la pli grandaj ol ni diris, ke tiu, kiu opinias tro streĉa la taskon labori por aliuloj, ne devas entrepreni ĝin. La moralaj kaj spiritaj suferoj de la mondo estas pli gravaj kaj bezonas helpon kaj kuracon pli, ol scienco bezonas helpon de ni en iu kampo de malkovro. K. H.

20-a de februaro
Ĉu vi pretas fari vian parton en la granda laboro de filantropio? Vi oferis vin al la Ruĝa Kruco; sed, Fratino, estas malsanoj kaj vundoj de la Animo, kiujn neniu kirurga arto povas resanigi. Ĉu vi helpos nin instrui la homaron, ke la anim-malsanuloj devas kuraci sin mem? M.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Sano estas …

Rilataj filmoj

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?