Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 2.1 – Februaro (1-a ĝis 10-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La devo de la filantropo estas labori laŭ la fluo kaj helpi la antaŭenirantan impulson. K.H.
1-a de februaro
Ĉar la ‘homaro’ estas la granda Orfo, la sola senheredigita sur ĉi-tiu tero, mia amiko. Kaj estas la devo de ĉiu homo, kiu estas kapabla je altruisma impulso, fari ion, kvankam malgranda, por ĝia bonstato. K.H.
2-a de februaro
Kompatinda, kompatinda homaro! Ĝi memorigas min pri la malnova fablo pri la milito inter la korpo kaj ĝiaj membroj: ankaŭ ĉi-tie ĉiu membro de tiu grandega ‘orfo’ – sen patro kaj patrino – egoiste zorgas nur pri si mem. La neprizorgita korpo suferas eterne, ĉu la membroj estas en milito aŭ en ripozo. K.H.
3-a de februaro
Ĝia suferado kaj agonio neniam ĉesas … Kaj kiu povas kulpigi ĝin (kiel faras via materiismaj filozofoj), se en tiu eterna izoleco kaj neglekto ĝi evoluigis diojn, al kiuj “ĝi ĉiam krias por helpo sed ne estas audita”! …
‘Ĉar ekzistas espero por la homo nur en la homo, mi ne lasos plori neniun, kiun mi povos savi!’ K.H.
4-a de februaro
Homo, kiu ne metas la bonon de la homaro super sian propran bonon, ne estas inda fariĝi nia ĉelao; li ne indas scii pli ol sia najbaro. M.
5-a de februaro
Estas . . . ‘la devo de la magio humanigi niajn naturojn kun kompato’ por la tuta homaro kiel por ĉiuj vivaj estuloj, anstataŭ koncentri kaj limigi niajn korinklinojn al unu preferita raso; tamen ĝis nun malmultaj el ni . . kapablas liberi sin de la influo de nia surtera rilato tiel, ke ili estas nesensivaj en diversaj gradoj al la pli altaj plezuroj, emocioj kaj interesoj de la ordinara homaro. K.H.
6-a de februaro
Vi fieras ne esti ‘patrioto’ – mi ne fieras; ĉar lernante ami sian patrujon, oni lernas ami pli la homaron. K.H.
7-a de februaro
Sendu la plej diajn emanaĵojn de Atmano, originitajn el tiu dia sento, la amo de morteca homo por sia kunulo en ĝia plej alta spirita esprimo … kaj koncentrante ilin … trovu … la rimedon profitigi la homaron per la praktika apliko de la Sefirotoj de Amo, Kompato, Justeco, Dia Karitato kaj senlima Mem-abnegacio. S.
8-a de februaro
Neniu devus esperi dankon pro fari sian devon per homaneco kaj la afero de la vero, konsiderante, ke finfine tiu, kiu laboras por aliuloj, nur laboras por si mem; malgraŭ tio, mia Frato, mi sentas min profunde dankema al vi pro tio, kion vi faris. K.H.
9-a de februaro
Ĝis fina emancipiĝo resorbas la Egoon, ĝi devas esti konscia pri la plej puraj simpatioj kaŭzitaj de la estetikaj efikoj de alta arto; ĝiaj plej ĝentilaj sentimentoj devas respondi al la alvoko de la pli sanktaj kaj noblaj homaj alligitecoj. K.H.
10-a de februaro
Evidente ju pli granda la progreso al savo, des malpli ekzistos homaj alligitecoj, ĝis, por kroni ĉion, ĉiuj homaj kaj pure individuaj personaj sentoj … cedos por miksiĝi en unu universalan senton, la solan veran kaj sanktan, la solan altruisman kaj eternan: Amon, senliman Amon por la homaro kiel Tuto! K.H.