Primeditindaj Admonoj kaj Konsiloj por Ĉiuj Tagoj de la Jaro – 6.2 – Junio (11-a ĝis 20-a)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 11 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
11-a de Junio
La specifaj fizikaj, moralaj kaj intelektaj kondiĉoj – kaj de novicoj kaj de Adeptoj – varias multe, kiel iu ajn facile komprenas; do, en ĉiu kazo, la instruisto devas adapti siajn kondiĉojn al tiuj de la lernanto, kaj la streĉiteco estas terura, ĉar por atingi sukceson ni devas starigi plenan kontakton kun la persono, kiu estas trejnata. K.H.
12-a de Junio
Kaj ju pli grandaj estas la potencoj de la Adepto, des malpli li estas en simpatio kun la naturo de la profanuloj, kiuj ofte venis al li saturitaj je emanaĵoj de la ekstera mondo, tiuj bestaj emanaĵoj de la egoisma kaj brutala homamaso, kiun ni tiom timas; ju pli longe li estis disigita de tiu mondo, kaj je pli pura li mem fariĝis, des pli malfacilas la memtrudita tasko. K.H.
13-a de Junio
Mi povas labori nur kun tiuj, kiuj volas labori kun ni. K.H.
14-a de Junio
Grandaj pli aĝaj fratoj vi estos, se vi volas, protektante ĉiujn pli junajn ol vi, benante ilin per via tenera, saĝa kaj forta kompato, donante ĉiam pli, ĉar tiuj, kiuj meritas vian kompaton, estas pli kaj pli malantaŭ vi sur la vojo de la Vivo. Estu tre teneraj al infanetoj, sed ankoraŭ pli teneraj al ĉiuj, kiuj eraras – sciante malmulte da saĝo; kaj ankoraŭ pli teneraj al la bestoj, por ke ili povu trapasi al sia proksima vojo – tra la pordo de amo anstataŭ tiu de malamo. Ankaŭ zorgu pri la floroj kaj arboj. Vi ĉiuj estas unu sango, unu fonto, unu celo. Sciu tiun veron kaj vivu ĝin. (Eltiraĵo el letero de nekonata Majstro de Saĝeco)
15-a de Junio
Estas familiara esprimo, ke bone adaptiĝitaj geedzoj ‘kreskas kune’, tiel ke ili proksimiĝas al granda simileco kaj en karakterizaĵoj kaj en menso. Sed ĉu vi scias ke inter adepto kaj ĉelao – majstro kaj disĉiplo – fakte formas iom post iom pli intima ligo; ĉar la psika interŝanĝo estas reguligita science, dum inter edzo kaj edzino la nehelpita naturo estas lasita al si mem. K. H.
16-a de Junio
Kiel la akvo en plena ujo fluas en malplenan, kiu estas konektita kun la plena; kaj kiel la komuna nivelo estos atingita pli-malpli frue laŭ la kapablo de la alkonduka tubo, tiel la kono de la adepto fluas al la ĉelao; kaj la ĉelao atingas la nivelon de adepto laŭ siaj akceptemaj kapabloj. Samtempe la ĉelao – estante individuo, separata evoluo – senkonscie transdonas al la majstro la kvaliton de sia amasigita mentaleco. La majstro sorbas lian scion. K.H.
17-a de Junio
Mi ne ordonos nek mesmeros nek influos vin. Sed nevidata, kaj kiam vi eble iĝos malkredanta – kiel tiom da aliaj – pri mia ekzisto, mi observos vian karieron kaj simpatios viajn klopodojn. K.H.
18-a de Junio
Kia ajn malagrablaĵo povas ŝajne kovi super vi, memoru, ke mi estas kun vi. M.
19-a de Junio
La Naturo kunligigis ĉiujn partojn de sia Imperio per subtilaj fadenoj de magneta simpatio, kaj estas reciproka interrilato eĉ inter stelo kaj viro; la penso kuras pli rapide ol la elektra fluido, kaj via penso trovos min, se projekciita per pura impulso, kiel la mia trovos, trovis kaj ofte impresis vian menson. K.H.
20-a de Junio
Mi profunde bedaŭras tion, sed mi ne rajtas ligi min tiel sekure al ajna persono aŭ personoj per ligoj de persona simpatio kaj estimo, ke miaj movoj estos kripligitaj, kaj ke mi estos nekapabla gvidi la aliajn al io pli grandioza kaj pli nobla ol ilia nuna fido. K.H.