Vilaĝo en Pekino fariĝas angla urbeto
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV187 (2011.12.24)
Vilaĝo en Pekino fariĝas angla urbeto
Disktrikto Mijun en antaŭurba Pekino intencas konstrui grandan eŭrop-stilan urbeton dum kvin jaroj, kaj neniu rajtos paroli la ĉinan lingvon tie.
Distriktestro Ŭang Hajĉen diris ke loka vilaĝo transformiĝos en 67-hektaran anglan kastelon kun 18 kortoj da unikaj domoj. Ĝi ofertos al vizitantoj memoraĵ-pasportojn kaj malpermesos paroladon en la ĉina por krei iluzion de eksterlandeco.
Ĝis nun, 4,5 milionoj da juanoj (aŭ 710 mil usonaj dolaroj) investiĝis por transformi 16 kamparajn kortojn de vilaĝo Kajĝ-jaŭa en loĝejojn de angla stilo. Ŭang diris ke ĉiu el la 16 kamparaj domoj ricevis 30 mil juanojn da registara subvencio.
Unu korto fariĝis butikhotelo. Oni ankaŭ konstruis vestlavan centron por havigi purajn littukojn al la 16 domoj senpage. Oni konsideras oferti ankaŭ biciklojn normalajn kaj elektrajn venontjare.
Ŭang promesas transformi distrikton Mijun en internacian destinon por turismo.