Profesoro Plaŭd rompas plonĝrekordon

Radio Verda publikigis antaŭ 7 monatoj

01:53 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV181 (2011.05.03)

Profesoro Plaŭd rompas plonĝrekordon

Darren Taylor estas konata ankaŭ kiel Professor Splash (eble
Profesoro Plaŭd en Esperanto). Li rompis propran mondrekordon en
malprofunda plonĝado saltante de 11-metra alto en aerŝveligitan
infanbaseneton.

La rekorda plonĝo en Trondheim, Norvegio estis la 13a oficiala
mondrekordo de la 49-jara Profesoro Plaŭd laŭ rekordistoj Guinness.
Miloj da studentoj venis por spekti la eventon ĉe la Universitato de
Trondheim.

Li plonĝis 11 metrojn en la malvarmegan akvon, en basenon kiu enhavis
nur 30 centimetrojn da akvo.

Por laŭi la regulojn de Guinness, la fundo de la baseno malplenis je
aero, sed oni metis ŝaŭmajn matojn sub ĝin.

Profesoro Plaŭd, de Denvero, Koloradio, Usono, altplonĝadas de
antaŭ pli ol 25 jaroj.

Li uzas specialan teknikon kaj disetendas sian korpon por malpliigi la
ekfrapon de la akvo.

Li diris ke la defio en ĉi tia plonĝado estas fini plata kaj
eligante kiel eble plej multe da akvo el la baseno por kusena efiko.

Li diris ke li perferas ke la akvo maksimume malvarmu ĉar kiam plej
densa, ĝi plej efike sorbas la frapon kaj malrapidigas plonĝanton.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj