Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Superheroo senmaskigis sin antaŭ kortumo

Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV186 (2011.11.22)

Superheroo senmaskigis sin antaŭ kortumo

La viro malantaŭ la masko de Phoenix Jones, superheroo en Seatlo, Usono, montris sian vizaĝon al la mondo.

La memstara kontraŭkrimisto aperis por aŭdienco ĉe seatla kortumo vestita en nigra kaj flava masko kiun li forprenis antaŭ ĵurnalistoj por konfirmi sian veran identecon.

Kvar tagojn antaŭe, la polico arestis la iaman batalsportiston, kies vera nomo estas Benjamin Fodor.

La polico diras ke li ŝprucis paprikoleon kontraŭ grupo da senkulpuloj ĉe diskoteko kredante ke ili havis rolon en surstrata batalo.

Oni enkarcerigis lin mallonge pro suspekto pri kvar atencoj kaj liberigis lin kontraŭ trimil-okcent-dolara kaŭcio.

Sinjoro Fodor diris ke li fidas ke 13-minuta video de la disputo pruvas lian senkulpecon.

La video montras ke Fodor ricevis averton ke okazas supozata grandega batalo.

Videblas ke li hastis antaŭen en homamason kriante “voku krizservon!” kaj svingante paprikoleŝprucilon.

Iuj en la amaso kolere kontraŭatakis. Unu virino batadis Sinjoron Fodor per siaj ŝuoj antaŭ ol la polico alvenis.

Furiozige por Fodor, raportistoj malkaŝis lian veran identecon post lia arestiĝo.

Ekster la kortumo, kun siaj advokatoj ĉeflanke, kaj parolante al ĵurnalistoj, li senmaskigis sin kaj konfirmis sian veran identecon. Li diris “Mi estas Phoenix Jones. Mi ankaŭ estas Ben Fodor. Mi ankaŭ protektas la urbon. Mi ankaŭ estas patro. Mi ankaŭ estas frato. Mi estas kiel ĉiuj aliaj. La sola malsamo estas ke mi decidis efektivigi ŝanĝon kaj ĉesigi krimon en mia komunumo. Mi intencas daŭrigi mian agadon. La akuzoj estas malveraj.”

Tiam, li deprenis sian formalan ĉemizon kaj lasis ĝin sur la trotuaro. Sub ĝi li portis pal-iĝ-in-tan kaŭĉukan ĉemizon, kiu estas, laŭ li, rezerva kostumo.

La polico ankoraŭ havas sian ĉefan kostumon, kiu inkluzivas mulditan nigran kaj flavan tutkorpan kirason.

Phoenix Jones atingis tutlandan famon post kiam li komencis patroli la stratojn de centra Seatlo antaŭ jaro. Li ĉesigas batalojn kaj avertas policon al aliaj malgrandaj krimoj.

Krom paprika ŝprucaĵo, li portas elektran paralizilon kaj poŝtelefonon.

Li ankaŭ ĉeestas karitatajn eventojn laŭ peto.

La urbo ankoraŭ ne registris akuzojn kontraŭ Fodor sed li restas sub enketo, kaj povus leviĝi estonta proceso kontraŭ li.

Fodor diris ke li planas tuj daŭrigi sian laboron kaj kuraĝigas aliajn seatlanojn kuniĝi kun li sur la centraj stratoj dum semajnfinaj noktoj.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu naĝas en maro?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?