Perdo en paradizo, sed ne de animo
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV167 (2010.06.13)
Perdo en paradizo, sed ne de animo
Unu aŭskultanto de Radio Verda, loĝanta apud la Golfo de Meksiko, sendis al ni raporton pri la katastrofa naftodisverŝo el loka vidpunkto.
Mi nomiĝas John Bentley, kaj mi loĝas en Mobile, Alabamo, en Usono. Mia praavo transloĝiĝis ĉi tien en la frua dudeka jarcento, kaj miaj gefiloj estas la kvina generacio de mia familio, kiu loĝas en ĉi tiu loko, apud la Golfo de Meksiko.
Loĝi ĉirkaŭ la Golfo de Mobile kaj la Golfa Marbordo estas kiel vivi en paradizo. Mobile havas abundan sunbrilon, bluajn ĉielojn, varmetan pluvon, misterajn marĉejojn kun muskdrapitaj kverkoj, kaj grandegajn riverojn plenplenaj je fiŝoj. Vastaj, sukerblankaj, sablaj marbordoj kun ŝanceliĝantaj palmoj, kaj smeraldverda akvo travidebla kiel vitro, estas nur tridek minutojn for.
Tio estis antaŭ ol la naftoborejo Profundakva Horizonto (Deepwater Horizon) eksplodis kaj subakviĝis je la dudeka de aprilo, en maro kiu profundas preskaŭ du kilometrojn. Ni ne sciis tiam, sed la esperoj, la revoj, kaj la tuta vivmaniero en la Golfa marbordo eble subakviĝis kun ĝi. Raportoj je la komenco anoncis, ke la naftoputo likis po cirkaŭ cent kvindek miloj da litroj ĉiutage. Tio estis ega kaj intenca maltroigo. Oni nun scias, ke la puto likis po preskaŭ ok milionoj da litroj da nafto tage ekde la komenco. Kaj la liko ankoraŭ ne stopiĝis.
La tuta vivmaniero de mia familio, kiu jam daŭris dum pli ol cent jaroj, riskas malaperi. Se la liko ne stopiĝos baldaŭ, multege da bestoj mortos, la akvo estos venenita, kaj la marbordoj estos kovritaj per nigra gudro. Firmaoj fermiĝos, kaj familioj ruiniĝos. Tio jam okazis en Luiziano, kaj ni timas, ke ni sekvos ilin. Paradizo estos perdita. Ho, kompreneble ĝi revenos. La Tero renovigos sin mem rapide; almenaŭ rapide laŭ geologia tempo. Sed verŝajne ne dum mia vivo. Eble eĉ ne dum la vivoj de miaj gefiloj.
La loĝantoj de Mobile jam alkutimiĝis al katastrofoj. Oni ne povas loĝi en paradizo sen altega prezo. Nia prezo estas ĉiujara ŝtormsezono, kiu alportas ŝtormojn tiel grandajn kaj tiel sovaĝajn, ke ili ne estas imageblaj. La ŝtormsezono komenciĝis la unuan de junio, kaj estas prognozite, ke ĉi tiu sezono estos aparte malbona. Kvazaŭ ni bezonus pli da malbonaj novaĵoj.
Sed ĉi tiu katastrofo estas fundamente malsama. Ŝtelpaŝas malrapide la vasto de odoraĉa, glueca, nigra gudro, kiu kaptas kaj mortigas ĉion, kion ĝi tuŝas. Estas senfine, tokse, neeviteble. Kelkaj sciencistoj prognozis, ke uragano povus suprensuĉi multe da nafto, kaj sekve ŝutus ĝin kiel naftopluvon sesdek kilometrojn for de la Golfa marbordo.
La nafto malrapide proksimiĝas al la Golfo de Mobile, kaj la homoj ĉi tie reagas en diversaj manieroj. La plimulto, kiel mi, estas tima, kolera, kaj malĝoja, sed firma. Multaj homoj simple jam rezignis, kaj atendas la finon, kiel homo, kiu spektas la konstruadon de sia propra pendumilo. Malmultaj homoj, kiel la juristoj, vidas ĉi tion kiel ŝancon gajni multe da mono, per procesoj kontrau korporacio, kiu havas miliardojn da dolaroj.
Nia espero estas, ke British Petroleum, aŭ BP, sukcese ŝtopos la likon baldaŭ. Almenaŭ tio eliminos la senfinecon de ĉi tiu katastrofo. La nafta disverŝo sekve povus esti entenita, kaj purigita. BP promesas, ke la fina solvo estos senŝarĝiga puto, kiun ili nun boras. Ili diras, ke ĝi kompletiĝu en aŭgusto. Ni en Mobile nur vespiras ridete, kaj neas kape. Plani fini ion je la pinto de la ŝtormsezono estas vera malsaĝeco.
Sed mi rifuzas cedi esperon. Vivado kun uraganoj instruas, ke oni ne povas vivi ĉiam en stato de timo kaj maltrankvilo pri tio, kio eble povus okazi. BP laboras diligente por ŝtopi la likon, eĉ se ili nur volas ŝpari al si multe da mono, kaj ilian publikan reputacion. Mia familio rekunigos la erojn de nia antaŭa vivo, kaj plibonigos ĉion en nia anguleto de la Golfo de Mobile. Ni faris tion dum kvin generacioj, kaj ni faros tion nun.