Ridado efikas kiel ekzercado

Radio Verda publikigis antaŭ 11 tagoj

02:26 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV165 (2010.05.15)

Ridado efikas kiel ekzercado

Kiam homoj ridadas, niaj korpoj respondas kvazau ekzercitaj lau nova esploro.

Che konferenco pri eksperimenta biologio en Kalifornio, D-ro Lee Berk prezentis siajn trovojn kiuj sugestas ke spekti komedion povus boni
por la sano.

Li diras ke oni povas sidi sur sofo kaj almenau parte profiti simile kiel che tradicia ekzercado.

Berk dum jaroj studas la efikojn de ridado por homa fiziologio. Li trovis ke tiuj kiuj ridas ade, ideale dum almenau 20 minutoj tage povas atinigi kelkajn samajn pozitivajn rezultojn de regulaj ekzercantoj. Tiuj inkluzivas malaltigon de sangopremo kaj kolesterolo, plian produktadon de antikorpoj kaj, sensurprize, pli bona humoro.

Por la nova esploro, 14 sanaj volontuloj elektighis por tri-semajna ekzamenado de la efikoj de kaj ridado kaj strechigho je certaj hormonoj.

Chiu partoprenanto spektis au 20 minutojn da strecha filmo au 20 minutojn da mem elektitaj humuraj videoj. Post unu semajno, la volontuloj spektis la malan specon.

Oni mezuris sangopremon kaj analizis sangospecimenojn prenitajn tuj antau kaj tuj post la filmspektado.

La rezultoj post la amuzaj spektajhoj montris klaran malpliighon de streshormonoj, sed estis neniu signifa shanghigho hormona post spektado de la maltrankvilajhoj.

La trovoj shajnas sencaj al studantoj de alternativa medicino. Sed neniu plene komprenas kial ridado kauzas fiziologiajn shanghojn au kiel jungi ilin.

La studo estis malgranda kun malmultaj partoprenantoj, kaj Berk diras ke la ideo bezonos pluan esploradon.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

fenestrodomojnretavoĉon