La lago de skeletoj
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV166 (2010.05.31)
La lago de skeletoj
En 1942, brita arbara gardisto en Rupkundo, Hindio malkovris
surprizon. Je ĉirkaŭ 5000 metroj super marnivelo ĉe la fundo de
valeto troviĝis lago plenplena je skeletoj. Kiam apuda glaciero
ekfandiĝis somere, ĝi malkaŝis eĉ pli da homaj ostoj, kaj flosantaj en
la akvo kaj kuŝantaj ĉirkaŭe. Io terura estis ĉi tie okazinta.
La unua supozo en tiu tempo de milito estis ke temis pri japanaj
soldatoj kiuj ŝteliris tra Hindio kaj mortis pro malvarmo. La brita
registaro, timante teran invadon el Japanio, sendis esploristaron.
Ili rapide konstatis ke la ostoj ne povis esti de japanaj soldatoj.
Efektive, ili estis multe pli malnovaj.
Karnon, harojn kaj ostojn konservis la seka, malvarma aero, sed
precizan aĝon oni ne sciis. Cetere, restis la mistero pri kio
mortigis la pli ol 300 homojn en tiu valeto. Teorioj abundis: ĉu
epidemio, ĉu terŝoviĝo, ĉu rita sinmortigo?
Tamen ekspedicio en 2004 ŝajne finfine solvis la misteron. La okazo eĉ
pli strangas ol iu ajn divenis.
Troviĝis ke la mortoj okazis ĉirkaŭ la jaro 850. Indikoj de DNA
sugestas ke estis du grupoj, unu familio aŭ tribo el proksimaj
parencoj kaj malpli granda dua grupo el malpli altaj lokanoj, verŝajne
dungitaj kiel portistoj kaj gvidistoj. Oni trovis ringojn, lancojn,
ledajn ŝuojn kaj bambuajn stangojn. Tio sugestas al spertuloj ke la
grupo konsistis el pilgrimantoj kiuj vojaĝis tra la valo per helpo de
la lokanoj. Sed kio do mortigis ĉiujn, same portiston kiel
pilgrimanton?
Ĉiuj mortis simile, pro batoj al la kapo. Sed la mallongaj, profundaj
fendoj en la kranioj ŝajnas rezulto ne de armiloj sed de io pli
malakra. Troviĝis ankaŭ aliaj vundoj ĉe kapoj kaj ŝultroj, kvazaŭ
ĉiuj batoj venis rekte desupre.
Inter himalajaj virinoj estas antikva tradicia popolkanto. Ĝi
priskribas diinon kolerigitan de eksteruloj kiuj malrespektis ŝian
montan sanktejon. Ŝi punis ilin deĉiele, kaj mortigis ilin per hajlo
malmola kiel fero.
Post multe da esplorado kaj konsiderado, la ekspedicio de 2004
konkludis same. Ĉiuj 300 homoj mortis pro subita kaj severa hajlo.
En la valeto sen eskapejo aŭ ŝirmejo la vojaĝantojn strange kaj subite
mortigis miloj da grandegaj hajleroj fere malmolaj. La kadavroj
restis dum 12 jarcentoj antaŭ ol ilian mirigan historion ekkonis la
ekstera mondo.