Kafemuloj ne plivigligas sin
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV167 (2010.06.13)
Kafemuloj ne plivigligas sin
Multaj konas la rapidan plivigliĝon, kiun donas la unua matena kafo. Sed laŭ sciencistoj, tion kaŭzas nur la forigo de la lacigaj efikoj de manko de kafeino dum la nokto.
La esploro studis preskaŭ 400 volontulojn kiuj ricevis jen kafeinon jen placebon.
Kvankam regula konsumado de kafeino ŝajnigas gajnon en vigleco, tio efektive ne veras laŭ la fako pri eksperimenta psiĥologio ĉe la Universitato de Bristol en Anglio.
La postkafeina viglo inter oftaj konsumantoj ne pli altis ol ĉe nekonsumantoj kiuj prenis placebon. Tio supozigas ke kafeino realtigas la viglon de kafemuloj nur ĝis normala nivelo.
En la esploro, kafeino ja plialtigis la nivelon de maltrankvilo de partoprenantoj, kiuj devis abstini dum 16 horoj antaŭ la eksperimento.
Ekzistas gena variaĵo kiu decidas je kiu grado kafeino maltrankviligas. Oni antaŭvidis trovi ke la gena sentemo al tiu efiko malinstigus kaftrinkadon. Sed kelkaj kun tiu genvariaĵo efektive trinkis pli da kafo ol tiuj sen ĝi.
Tiu malsamo kondukis al la konsidero ke la milda pliiĝo de maltrankvilo povus esti parto de la agrabla zumo kiun kaŭzas kafeino, tiu sento de streĉeta ekscito.
La plaĉa percepto de tiu zumo povus parte klarigi la allogon de kafo en la socio, en kiu ĝi kunigas nin ĉe kafejoj.
Gusto, odoro, la socia faktoro kaj la zumo kafeina ĉiuj kontribuas al la populareco.
Sed provi rompi la kafeinkutimon povas alporti klasikajn simptomojn de forprensindromo: kapdoloron, lacon kaj similajn.
Dum la eksperimento, nek la partoprenantoj nek la okazigantoj sciis kiuj prenis la veran kafeinon kaj kiuj la placebon. Sed kiam la sciencistoj analizis la rezultojn, ili trovis ke kvin partoprenantoj kiuj rezignis de la esploro, plendante pri la menciitaj simptomoj, fakte apartenis al la placeba grupo. Anstataŭ sperti negativajn efikojn pro kafeino, ĉi tiuj volontuloj spertis negativajn efikojn pro la forpreno de kafeino.