Ŝerpoj purigos Monton Everesto
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV165 (2010.05.15)
Ŝerpoj purigos Monton Everesto
Teamo el 20 nepalaj sherpoj planas porti rubajhojn kaj la kadavrojn de grimpistoj de la pinto de Monto Everesto.
La sherpoj laboros super la 8000-metra nivelo en la Zono de Morto, tielnomata pro la maldensa aero kaj dangheraj kondichoj.
Ili atendas demontigi almenau du mortajn grimpistojn, svison Gianni Goltz kiu mortis en 2008, kaj usonanon Scott Fischer kiu mortis en 1996.
La misio ekos de la nepala chefurbo Katmanduo cele al chefa tendejo che alto de preskau 8000 metroj.
Post tio, la teamo grimpos al la pinto de Everesto kaj eklaboros alvalante kaj kolektante rubojn survoje.
Grimpisto sherpo Namgjal estros la mision. Li jam sepfoje grimpis Monton Everesto. Li diras ke temas pri la unua fojo por forigi rubajhojn tiel altege, kaj ke gravas fari tion por konservi kaj sekurigi la montan medion. Li diras ke grimpante li iom koleras vidante la rubon.
Pro manko de oksigeno, frostaj temperaturoj kaj punemaj kondichoj, chiu teamano ne povos porti pli ol 20 kilogramojn, au pasigi pli ol 12 sinsekvaj horoj super 8000 metroj.
Ili loghos che la alta restejo dum unu semajno dum kiam estos pluraj vizitoj al la Zono de Morto. Poste la teamo realvalos, ripozos, kaj ripetos la grimpon du pliajn fojojn.
Namgjal diras ke la tasko estos danghera, sed ke la teamo estas sufiche sperta por sukcesi.
Necesa fokuso estas la risko de lavangoj kaj de la diversaj fendoj, sed ghusta tekniko kaj suficha sperteco malpliigas la dangheron.
La teamo atendas forigi de la monto 3000 kilogramojn da malnovaj tendoj, oksigenujoj, manghajhujoj kaj pakfornetoj.
Ili portos ankau la kadavrojn de montistoj kiuj malvenkis kontrau Everesto.
Namgjal mem jam vidis tri mortintojn survoje, sed scias pri almenau unu plia.
Post desuprigo de la svisa grimpisto Goltz, estos kremacio lau permeso de la familio.
Aliaj familioj tamen preferus lasi la kadavrojn che Everesto lau supozata volo de la mortintoj.
Tamen, nepalanoj ne volas ke la monto ighu tombejo. Oni respektas la dezirojn de la familioj, sed temas pri sankta monto, kaj lau registara decido, ne estu kadavroj tie.
Alia celo por la misio estas forigi malnovajn grimpshnurojn. Kelkaj restas depost pli ol 50 jaroj kaj estas ankorau fiksitaj. Tio povas kauzi konfuzon kiam grimpistoj ne scias chu ili sekuras. Chiuj similas kaj aspektas tute novaj, do povus danghere miskomprenigi.
Namgjal esperas ke la misio ighos normo por estontaj purigadoj. Li volas ke chiu montisto sur chiu monto en la mondo klopodu konservi lapuron. Montoj estas fontoj de akvo. Necesas protekti ilin kaj subteni purigajn agadojn.