Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Ĉu nur amuzilo aŭ ĉu lingvo por ĉiuj?

Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV187 (2011.12.24)

Ĉu nur amuzilo aŭ ĉu lingvo por ĉiuj?

Stanislavo sendis al ni la jenan artikolon:

Esperanto – ĉu amuzilo por riĉuloj aŭ egalvalora lingvo por ĉiuj? Laŭ mi doni definitivan
respondon al tiu demando povas Esperanto-movado en Afriko – sendube plej malriĉa
regiono de la nuna mondo. Kaj esperigas min sukcesoj de samideanoj en unu el plej
malgrandaj kaj malprosperantaj landoj de la kontinento – Burundo. Nome, tie ekzistas kaj
disvolviĝas vigla Esperanto-movado.

Homoj en tiu malgranda, malriĉega lando, ĵuselirinta el longdaŭra enlanda milito, aktive
interesiĝas pri la Internacia lingvo. Dekoj da ili iras al lingvokursoj kaj, laŭ impresoj de
vizitintaj eŭropanoj, ofte ekhavas bonan lingvonivelon! Mirinde! Aparte, se konsideri
ke temas pri lando, kies enloĝantoj plejparte jam konas unu sufiĉe “internacian”
lingvon – la francan, kaj do ne bezonas Esperanton por nur serĉi per ĝi helpon
eksterlande. Mankas al ili multo: libroj, skribiloj, tabuloj kaj, verŝajne plej grave, ejoj kaj
mono. Forigi tiujn problemojn strebas la fonduso “Esperanto en evoluo”.

Mi ne rerakontu pri celoj de ĉi tiu organizaĵo, bone prezentitaj en ĝia retpaĝo, kaj diru nur
pri unu ties projekto: establo de la Esperanto-centro en Rumongo. Temas pri unika
ideo, kiu celas ne nur krei ejon por lokaj esperantistoj, sed doni al ili eblecon gajni
monon per ĝi por sia agado kaj samtempe hepli al loka komunumo pri edukado kaj
klerigado de lokuloj, turismado ktp.

Kiel statas la aferoj nun? Decido pri establo de la centro en Rumongo estis aprobita en
la 2-a nacia kongreso de Esperanto en Burundo, okazinta en julio 2009. Ĝis la fino de 2010
la fonduso sukcesis kolekti 2900 eŭrojn kaj aĉeti terenon en Rumongo por la estonta
centro. De tiam estis kolektitaj pliaj 1180 kaj pruntedonitaj 1750 eŭroj. Por konstrui la
ejon, aĉeti por ĝi meblaron, komputilojn, ktp, necesas trovi pliajn 4000 eŭrojn. Ĉu granda
sumo por Esperantujo? Mi dubas. Bedaŭrinde malmultaj scias pri tiu projekto, kies
iniciatintoj ŝajne ne tre vaste diskonigas ĝin. Ĉu oni riparu tion?

Antaŭnelonge mi ricevis de loka eldonejo honorariojn por Esperanto-ĵurnalistoj, verkintaj
artikolojn por rusia magazeno kadre de la lanĉita de mi projekto Esperantistoj-
Ĵurnalistoj. Du el ili konsentis oferi siajn profitojn al la fonduso. Aldoninte iom da mia
mono, mi sendis al UEA-konto “eeer-u” 250 eŭrojn. Mi esperas, ke tiun ekzemplon
sekvos aliaj bonfaremaj samideanoj. Kaj do fine ni ricevos respondon al tiu dilemo: ĉu
Esperanto estas amuzilo aŭ vera lingvo por ĉiuj?

Komentoj (3 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Jairo Augusto dos Santos diras:

    Tre interesa sed kiel mi ĉiam diras, esp-istoj bezonas kunsidi en iu lando ne nur por kongresi sed por simple labori kune kiel faras ĉiujn popoloj kiuj elmigras de siaj landoj por vivi eksterlande.

  2. Niyukuri diras:

    el Burundo. Jes, tio estas vera. Burundanoj multe interesiĝas al Esperanto, nun la centro konstruita en Rumonge (Suda parto de la lando) multege helpas nin sed mankas ankoraŭ materialoj por bone funkciigi ĝin. Ni jam starigis infanĝardenon, la infanoj sekvas kursojn laŭ nacia programo pri edukado sed estas kelkaj horoj por Esperantaĵoj! Ni esperas la infanoj kreskos sciante multon pri Esperanto kaj en kelkaj jaroj junuloj esperantistaj estos pli multaj ol hodiaŭ.
    Ni planas konstrui aliajn klasĉambrojn ĉar nun estas du, ni havas planon starigi bazan lernejon, mezgradan kaj universitaton. Dank’al viaj kontribuoj tio eblos.
    Esperanto ne estas nur por riĉaj landoj, laŭ la statistikoj nia lando ekonomie estas la plej malriĉa. Dankon

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Oni metas sian piedon en ...

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?