Neĝo estas blanka – sed kial? | Esperanto vlogo
Oliver rakontas publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- 1 Komentoj
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bonvolu aboni tiun ĉi kanalon! Vi povas trovi min ankaŭ en Instagramo:
http://www.instagram.com/verdaolivo
============
Vi neniam divenos, kie mi estas. Mi konstruis neĝdomon kun la infanoj, kaj mi nun estas en la neĝdomo. Ĝi estas sufiĉe granda. Mi ne scias, ĉu vi povas vidi la plafonon, mi eĉ ne povas atingi ĝin per mia mano. Jen tio, kion mi faris kun mia infano hodiaŭ posttagmeze.
Mi nun refoje estas hejme post longa tago en la neĝo. Mi tre ĝuis la tagon hodiaŭ kaj nun mi estas iomete laca. Tamen mi nun volas klarigi al vi nun, treege interesan demandon ĉar mi nun volas simple paroli pri la fakto, ke neĝo estas blanka, kvankam ambaŭ substancoj, aero kaj glacio, estas travideblaj. Kiel tio povas esti? Neĝo aspektas blanka, kvankam aero kaj ankaŭ glacio estas travideblaj, ili ambaŭ estas klaraj. Tio ŝajnas esti paradokso, sed mi nun volas klarigi al vi tion. Komence vi devas scii, ke aero kaj glacio ambaŭ havas malsimilan tiel nomatan refraktan indekson. Kaj tial la lumo, kiu trafas la neĝkristalojn/neĝerojn estas ĵetita tien-reen en la kristalo, ĝis tiu lumo refoje povas eliri el la kristalo. Tiel la neĝkristaloj reflektas la lumon. Oni povas kompari neĝkristalojn al tiuj prismoj, kiujn mi havas ĉi tie. Ili ankaŭ estas travideblaj same kiel la aero en kiu ili nun estas. Sed tamen ili povas reflekti la lumon, ĉar ili ankaŭ havas malsimilan refraktan indekson. La situacio estas ankaŭ treege simila al ekzemple nuboj. Ili estas faritaj el akvo kaj aero kaj ankaŭ ŝaŭmo. Ĝi precipe estas akvo kaj ankaŭ aero. Ambaŭ substancoj estas travideblaj, tamen ili havas malsimilan refraktan indekson. Kaj tial la neĝo, same kiel ŝaŭmo kaj nuboj, aspektas blanka. Jen ĉio kion mi volis klarigi al vi hodiaŭ, mi deziras al vi ĉion bonan kaj ĝis revido.