Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Savu la teron: ne nasku

Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV164 (2010.04.25)

Savu la teron: ne nasku

Lisa Hymas de la ekologia retgazeto Grist skribis: “La unu plej signifa kontribuo kiun mi povas fari al pli pura, pli verda mondo estas ne naski.”

Eble shia aserto estas pli vershajna ol vi unue kredus. La loghantaro de la mondo kreskas. La havebleco de nutrajhoj malkreskas. Kaj lau nova raporto pri la longdaura influo de usonaj posteuloj, chiu infano aldonas pli ol 9 milionoj da kilogramoj da karbona dioksido al la testamentajho de chiu patro kaj patrino.

Paul Murtaugh, profesoro de statistiko che la Universitato de Oregono en Usono, skribis ke venonta ekonomia kreskado shveligas la sekvojn de
la reproduktaj elektoj hodiauaj, same kiel kunmetitaj interezoj
shveligas bankokonton.

Tamen, kvankam kresko de la homaro estas serioza temo, ni parolas pri
infanoj, ne pri kankokontoj. Chu la elekto naski au ne naski
kompareblas al elekto de pli ekologia auto au ampolo?

Hymas diras ke la simpla vero estas ke por normala homo kiu ne havas
la povon de Al Gore por atingi milionojn au de Nancy Pelosi por
antauenigi terhelpajn leghproponojn, la plej grava kontribuo por pli
pura kaj verda mondo estas la elekto ne estigi infanojn.

Chu shi pravas? Chu shia ekstrema vivelekto estas la plej granda ofero?

Hymas skribis ke shi mem ghojas pri la fakto ke la plej humana decido
estas ne naski. Elekti ekologie tro ofte shajnas ofero au gheno au
plia elspezo. Chi-teme, sentighas kiel luksa indulgo kiu tamen kostas
multe malpli, kaj por shi kaj por la karbonplena atmosfero.

Shi emfazas avantaghojn kiel shparitaj tempo kaj emocia energio,
seninterrompaj plenkreskulaj interparoloj, okhoraj dormoj kaj noktoj
eksterdomaj.

Povas shajni ironie. Cnu la radiko de klimatshanghigho, en sia plej
simpleca formo, ne estas homa egoismo?

Ghisfundaj esploroj pri la sentoj de virinoj dum chiutagaj spertoj
montras ke ili estas malpli kontentaj dum vartado de infanoj ol dum
manghado, ekzercado, achetumado au televidado. Efektive, prizorgi
infanojn shajnas nur iomete pli placha ol dommastrumado. Tion trovis
Daniel Gilbert, profesoro pri psihhologio che la universitato Harvard.

Nenio el tio surprizu nin. Chiu patro kaj patrino scias ke infanoj
postulas multe da laboro, multe da malfacila laboro, kaj kvankam
okazas multaj rekompencaj momentoj, la vasta plejparto de la momentoj
konsistas el teda kaj malavara servado al homoj kiuj nur post jardekoj
dankemos al ni pro niaj oferoj.

Ankau la opinio de Gilbert venas el egoisma vidpunkto. Se oni ne
naskas pro ofero kontrau klimatshanghigho, tiu elekto devas esti ja
ofero. Alie, ni simple metas moralan etikedon sur la proprajn
dezirojn.

Sen konsideri motivojn, chu ne naski ech estas la plej bona elekto?
Unu respondo al la artikolo de Hymas sugestas ke pli bone estus naski
kaj eduki infanojn por efektivigi pozitivajn shanghojn. Almenau unu
sana, ekvilibra, ter-amanta aktivulo povus daurigi la lukton kiam vi
ne plu povos.

Chi-teme, chu kuracilo pli bonas ol evitigo?

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas manĝaĵo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?