Nudelkribrilo por ŝoforpermesila bildo

Radio Verda publikigis antaŭ 4 monatoj

02:22 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV183 (2011.07.27)

Nudelkribrilo por ŝoforpermesila bildo

La aŭstra gazeto “Der Standart” raportas ke Niko Alm gajnis la rajton vesti kribrilon sur ŝoforpermesila bildo.

La ateisto Niko Alm, batalas kontraŭ religiaj privilegioj. Kiam li legis, ke kapvesto sur permesila foto estas permesata nur por religiaj kialoj, li postulis la rajton porti nudelan kribrilon sur lia foto ĉar li deklaris sin ano de la Pastafaria religio. “Pastafaria” estas kovrovorto de “pasto” kaj rastafaria, religio kiu originis en Jamajko en la 1930-aj jaroj.

Kiam li eniris la oficejon, la oficisto akceptis la foton kaj diris nenion. Sed poste S-ro Alm ricevis telefon-vokon, ke oni ne povas prilabori lian peton. Alm, tiam postulis, ke oni sendu al li leteron, tiel ke la rifuzo estu dokumentita. Anstataŭ li baldaŭ ricevis leteron kiu postulis ke li venu al registara kuracisto kiu determinus la psikologian sanstaton de Alm, ĉu li eĉ rajtus konduki aŭton.

Sed la kuracisto decidis ke Alm estas “mense kapabla” stiri aŭton. Alm ignoris plian inviton de la trafika instanco kunveni kun ili, sed post tri jaroj li ricevis informon, ke lia ŝoforpermesilo estas preta.

Sed Alm ne volas lasi la aferon kia ĝi estas. Li volas proponi, ke Aŭstrio oficiale rekonu la “Pastafarianismon”. Ĝi estis kreita en 2005 de la usona fizikisto Bobby Henderson kaj la dio de tiu religio estas la fluganta spagetmonstro pri kiu vi povas legi en Vikipedio en 44 lingvoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

verdesaltonlaŭtetelevido