Trojĉevala t-ĉemizo trompis novnaziojn
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV184 (2011.08.29)
Trojĉevala t-ĉemizo trompis novnaziojn
Partoprenantojn ĉe naciisma dekstrisma koncerto en Germanio surprizis donacitaj t-ĉemizoj kiuj malkaŝis sekretan mesaĝon nur post lavado.
Sur la ĉemizo, apud kranio kaj naciismaj flagoj legeblas slogano diranta “ĝisostaj ribeluloj”. Sed lavita, la slogano fariĝas mesaĝo de grupo kiu ofertas helpi ke ekstremdektristoj eskapu de la novnazia vivo.
La malkaŝita mesaĝo diras “Se via t-ĉemizo povas, ankaŭ povas vi; ni helpos vin fuĝi de dekstra ekstremismo.
250 anonime donacitajn t-ĉemizojn organizantoj disdonis ĉe la koncerto en Gera. La donacinto estis EXIT, organizo kiu helpas ke homoj malaliĝu de la dekstrego.
Festivalorganizinto Gordon Richter de la dekstrega NPD-partio diris ke la trompo estis malŝparo de mono. Multaj ricevintoj opiniis ke la trojĉevalaj t-ĉemizoj estis ruza ideo.
Bernd Wagner, fondinto de EXIT, diris ke la t-ĉemizoj celis dekstrajn ekstremistojn kiuj pripensas eksiĝi. Li diris ke ili volis plikonigi sian programon, aparte inter la junaj kaj malpli engaĝiĝintaj.