Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni eksperimentas pri listigi popularajn filmojn. Vizitu la ĉefpaĝon de Aperu.net por vidi la ĝisnunan rezulton.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Virinaj rajtoj

NIYUKURI Gilbert publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Intervjuo kun Ada Florence
Mia adreso: my1qph5te27ldf2x8hvs29ckv0dna2mxh9vaka7vvl

Komentoj (11 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. jankana respondas al :
    La BBC lastatempe faris raporton pri …

    Mi bedaŭras pri tio, vere aĉa situacio! 🙁

    Sed “viroj ĉie” ne aĉas. Estas aĉuloj inter ajnagenraj homoj. Tiuj homoj, kiuj faras aĉaĵojn, estas respondecaj pri siaj agoj kaj devas repagi al la socio pro siaj aĉaj agoj, ne pro siaj genroj.

  2. respondas al jankana:
    Mi bedaŭras pri tio, vere aĉa …

    Mi pensas ke temas pri pli ol individuaj aĉuloj. La diferenco inter aĉuloj de ajna genro kaj ĉi tio estas ke estas sistemo de viroj por subteni sin kaj subpremi virinojn. La raporto de la BBC parolas pri speciala klubo en la universitato kie la profesoroj venigas la studentojn por seksumi kun ili. Kaj estas pluraj profesoroj. Ne povas esti ke la universitato ne konscias pri tio. Devus esti facile ĉesigi ĝin se ili volus. Do la fakto ke tio ne okazas montras ke ĝi estas akceptita parto de la sistemo.

    Kaj ne temas nur pri Afriko. Vidu ekzemple la “ligue du LOL” en francio por ekzemplo de kiel viroj organizas sin por subpremi virinojn.

  3. jankana respondas al :
    Mi pensas ke temas pri pli ol …

    Vi tute pravas pri la tutmonda sistema misuzo kaj subpremo al virinoj, fare de viroj. Mi neniel celis nei aŭ malatenti tiun fakton.

    Ni ĉiuj devas fari ion, eĉ malgrandan, por plibonigi la situacion kaj forigi tian sistemon. Mi pensas, tamen, ke asertoj kiel “Ĉiuj aĉas” nur malhelpas la movadon.

    Se mi miskomprenis vin, simple ignoru min 🙂

  4. Klf diras:

    Kial kiam okazas tiaj diskutoj rapide oni diras “ne ĉiuj viroj…”, “Estas individuaj…” Aŭ similaĵojn?

    Se oni diras “homoj poluas la teron” ne aperas defendantojn kiuj asertas “mi ne kulpas, mi agas bone”

    Unue, mi pensas ke eble viroj estas tro defendemaj… Aliflanke, eble feministoj ne bone esprimas kaj viroj sentas sin individue atakataj…

  5. Kritikulo diras:

    “virinaj rajtoj ne estas respektataj”… Mi ne dirus tion, ĉar ne estas virinaj rajtoj. Sed mi dirun ion pli gravan: “homaj rajtoj estas nur por viroj, ĉar virinoj ne konsideratas kiel homoj”… Trista, kaj terura situacio

  6. respondas al Kritikulo:
    "virinaj rajtoj ne estas …

    Vi pravas. Estas interese ke la Deklaracio de Homaj Rajtoj originas el francio, kaj en la franca oni tiam kaj daŭre nun nomas la rajtojn “rajtoj de viroj”.

  7. Kritikulo respondas al :
    Vi pravas. Estas interese ke la …

    mi ne regas la francan, sed en multal lingvoj oni diras “viro” kiam oni celas diri “homo” au “persono”

  8. respondas al Kritikulo:
    mi ne regas la francan, sed en multal …

    En la franca ja ekzistas vortoj por “homo” kaj “persono” sed ial oni uzas la vorton por “viro”. Oni povus argumenti ke tiu vorto havas la plian signifon “homo”, sed estas strange diri tion kiam jam ekzistas alia vorto por la koncepto kaj ke oni ankaŭ kutimas uzi “viro” por kontrasti kontraŭ virino.

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Se oni laboras, oni devas gajni …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?