Tro bela por esti inĝeniero aŭ gardisto?
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV171 (2010.09.04)
Tro bela por esti inĝeniero aŭ gardisto?
Beleco povas rabi de virinoj la ŝancon akiri postenojn konsiderataj tradicie virajn laŭ esploro de la Fako de Komerco ĉe la Universitato de Koloradio.
Belaj virinoj alfrontas diskriminacion kiam ili kandidatiĝas por oficoj en kiuj beleco ne konsideriĝas grava. Ĉi tiuj postenoj inkluzivas ekzemple manaĝeron pri esploro kaj disvolvo, direktoron pri financo, meĥanikan inĝenieron kaj konstruejan kontroliston.
Oni preteratentis ilin ankaŭ en kategorioj kiaj direktoro pri sekureco, maŝinvendisto, prizongardisto kaj trenkamionŝoforo.
Esploristoj asertas kaj beleco estas severa malutilo por virinoj en ĉi tiuj profesioj, kaj ke belulinojn oni ofte instalas kiel akceptistojn aŭ sekretariojn.
En ĉiuj aliaj postenoj, virinoj belaj estas preferataj. Ĉio ĉi ne okazas ĉe viroj. Tio montras ke ankoraŭ ekzistas apartaj normoj por la seksoj.
La esploro, publikigita en la Revuo de Socia Psiĥologio, baziĝis sur partoprenintoj al kiu oni donis liston de postenoj kaj fotojn de kandidatoj. Ili devis aranĝi ilin laŭ taŭgeco por la rolo. Ĉiu ricevis 55 fotojn pri viroj kaj 55 pri virinoj.
Kvankam troviĝis ke belajn virinojn oni elfiltris por iuj postenoj, belaj viroj ne ricevis similan diskriminacion kaj ĉiam havis avantaĝon.
Notindas ke belaj homoj tamen profitas de signifa avantaĝo ĉe la laborejo. Ili ricevas pli altajn salajrojn, pli pozitivajn sukcestaksojn, pli grandan ŝancon por eniri universitaton, pli bonajn taksojn de balotantoj se politikistoj kaj pli favorajn prijuĝojn en kortumoj.