Ratoj detektas minojn kaj tuberkulozon

Radio Verda publikigis antaŭ 6 monatoj

03:56 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV181 (2011.05.03)

Ratoj detektas minojn kaj tuberkulozon

Kiam vi pensas pri superherooj, vi versxajne pensas ke ili povas flugi, kaj preterhome rapidas kaj fortas. Sed ekzistas grupo da herooj en Afriko kies kapabloj inkluzivas brilan inteligenton kaj superan sentopovon. La organizo APOPO rimarkinde sukcesas uzante grandajn afrikajn ratojn por detekti ekplodilojn kaj tuberkulozobakteriojn.

La tielnomataj heroratoj havas tre precizajn flarilojn kaj lerte detektas eksplodilojn kaj vivantajn bakteriojn de tuberkulozo. Malpli kostas dresi kaj prizorgi ilin ol hundojn, do ili estas valora alternativo por detektado de minoj en disvolvigxantaj landoj.

APOPO havas cxefsidejon en Tanzanio kaj estas nederlandlingva mallongigo kiu signifas “disvolvigo de produktoj por detektado de kontrauxpersonaj eksplodiloj. Unika trajto de APOPO estas gxia dedicxo al ellaborigado de solvoj al lokaj problemoj. Kvankam sovagxa specio, la loka ratego pruvis sin la perfekta besto por la heroa rolo. Abunda kaj indigxena, ili estas relative kvietaj, pacaj kaj lernas facile. Ili tauxgas por la lokaj kondicxoj kaj povas vivi gxis ok jaroj.

Minoj mortigas kaj vundas milojn da homoj cxirkaux la mondo cxiujare. Ili ankaux malhelpas agrokulturon, rekonstruadon, rehejmigadon de rifugxintoj kaj aliajn sociajn kaj ekonomiajn
evoluojn.

La ratoj ebligas forigadon de minoj je preskaux duona kosto kompare al tipaj projektoj. Iliaj tre sentemaj nazoj povas identigi cxeeston kaj de metalaj kaj de plastaj eksplodiloj. Iliaj malgrando kaj malpezo malversxajnigas ke ili ekagigus prem-funkciigatajn minojn. Efektive, la dresitaj bestoj estas tro karaj por traktado alia ol plej zorga kaj atenta. Dresistoj ludas kun la ratoj, promenigas ilin, kaj alkutimigas ilin al diversaj sonoj, lokoj kaj homoj. Necesas 175 tagoj
por pretigi ilin al trovado de minoj, malpli da tempo por detektado de tuberkulozo.

Kun la progreso en min-detektado, la vera promeso de la heroratoj estas en la medicina fako. Fruaj indikoj esperigas, kaj ratoj jam plibonigis detektadon de tuberkulozo en tanzaniaj malsanulejoj je preskaux 50 procentoj. Teknikisto povas analizi 30-40 sxirmajxojn tage. Ratoj povas analizi centojn da specimenoj tage, kaj versxajne ecx pli ofte pravas.

Vizitu apopo.org por pliaj informoj pri kiel heroratoj savas vivojn cxirkaux Tanzanio aux por donaci al ilia kampanjo.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

fenestrodomojnretavoĉon