Ŝuoj malhelpas infanojn

Radio Verda publikigis antaŭ 3 monatoj

02:12 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV170 (2010.08.16)

Ŝuoj malhelpas infanojn

Gepatrojn plejparte ĝenus la ideo de infanetoj en altaj kalkanumoj, sed kio pri sandaloj aŭ sportŝuoj? Kreskas la kredo inter spertuloj ke por infanoj, plej bonas efektive senŝui.

Ŝuoj sur tro juna infano povus malhelpi disvolviĝon piediran kaj cerban. Infanetoj tenas la kapojn pli supre kiam ili iras nudpiede. Povi palpi la teron signifas malpli perdi ekvilibron kaj eventuale fali ĉar malpli necesas rigardi la piedojn. Iri nudpiede fortigas la muskolojn kaj ligamentojn de la piedoj, plibonigas konscion pri onia loko en la ĉirkaŭa spaco, kaj kontribuas al bona korpa teniĝo.

Esploroj sugestas ke povas rezulti strukturaj kaj funkciaj ŝanĝoj kiam piedo devas konformiĝi al ŝuo kiam ĝi prefere evoluu nature. Ju pli junas la piedo, des pli grandas la risko.

Piedo de novnaskito ne estas malgranda versio de piedo plenkreskula. Efektive, ĝi ne havas ostojn, sed konsistas el kartilago, kio, dum jaroj malmoliĝas kaj fariĝas la 28 ostoj de plenkreska piedo. La formiĝo bezonas preskaŭ 20 jarojn, do gravas ke oni zorge elektu la ŝuojn kiujn infanoj kaj junuloj portas kiam ili devas.

Sed multaj gepatroj, sanistoj kaj eĉ ŝufaristoj samopinias. Junaj piedoj plej bone estu sen ŝuoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

KatojRozojFiŝojArboj