120 000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio Radio Verda publikigis antaŭ 3 monatoj 02:26 esperanta 6 1 5 La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo 2009-10-23 120 000 artikoloj en la Esperanto-vikipedio Lu el Germanio raportas ke la Esperanto-vikipedio jxus atingis 120 000 artikolojn. Nia vikipedio laux la nombro de artikoloj nun tenas la 21-an lokon inter la diverslingvaj versioj. La Esperanto-vikipedion tage vizitas cxirkaux 160 000. Per tio gxi auxguste okupis la 33-an lokon – iom post la greka kaj slovaka, iom antaux la litova kaj serba versioj. La Esperanto-vikipedio havas pluroblan utilon por la Esperanto-komunumo. Unue gxi servas kiel leksikono – fakte la unua gxenerala leksikono dum la gxisnuna 122-jara historio de Esperantujo. Due per tio gxi subtenas ankaux la ter-mino-logian diskutadon kaj laboron. Trie nia vikipedio tre klare montras al la ekstera mondo, ke Esperanto vivas cxiutage kaj estas dauxre uzata. La lingvo Esperanto, antaux 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per vikipedio ankaux per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado en multlingvaj retejoj. Por subteni la pluan konstruadon de vikipedio Lu alvokas cxiun spertan Esperanto-parolanton kontribui al la vikipedio almenaux per eta aldono cxiumonate. Egalas, cxu tio estas korekteto de artikolo aux redaktado, cxu tradukado el alia vikipedio aux verkado de komplete nova artikolo. Cxiu kontribuo helpas dauxrigi la grandan taskon – supozeble temas pri la plej grava verkada tasko en la historio de Esperantujo. Se cxiuj kune helpas, ni sukcesos ecx pli bone! Montri pli...