Superstiĉo en la instruado de Esperanto
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV160 (2010.02.25)
Superstiĉo en la instruado de Esperanto
Ladislao el Hungario verkis la jenan opiniaĵon:
Vaste konsentita „moderna” teorio estas en la lingvoinstruado, ke fremdan lingvon oni povas lerni plej efike per tiaj rimedoj, kiel la gepatran lingvon, nome per „parolcentra” aŭ “rekta” metodo. La Ĉeh-metodo estas unu ekzemplo.
Eĉ la elirpunkto de tiu teorio estas erara. Ĝi prenas la fikcion, ke la gepatran lingvon oni alproprigas efike, do rapide. Fakte kvinjara infano esprimas sin per tre limigita lingvaĵo. Malofte oni aŭdas de li pluroble kompleksajn frazojn kun kunordigitaj aŭ subordigitaj propozicioj. Ni mezuru la aferon per la nivelo de la hungara mezgrada ŝtata ekzameno, en kiu generi – eĉ traduki – tiajn frazojn estas postulo.
Mi havas du gefilojn, kiuj denaske estas edukitaj Esperante, kaj mi certe povas aserti, ke eĉ ili ne plenumis la postulojn de mezgrada ŝtata ekzameno post kvin jaroj. Mia filo estis eble ses aŭ sep jara, kiam li trapasis la bazgradan ekzamenon de Esperanto-asocio. Tio sukcesis post ĉiutaga, almenaŭ unuhora, intensa ekzercado, kiu estis ne nur viveca, sed la vivo mem.
Do, se plenkreskulo lernus fremdan lingvon ĝuste tiel, kiel infano la gepatran, per tiel „natureca” metodo oni bezonus 7 jarojn da ĉiutaga, unuhora lernado.
Eĉ pli grava estas la fakto, ke plenkreskulo tute ne tiel lernas lingvojn, kiel infano la gepatran. Ja infano ankoraŭ ne konas eĉ la nociojn, do li lernas la vortojn kun la nocioj, kaj tiel pli profunde ili registriĝas en la menso.
En la konscio de plenkreskulo jam pli forte ligiĝas la nomo al la koncerna nocio. Por fari ligojn inter ili, same fortajn kiel ĉe infano, oni komence devus rompi la ligojn por poste fari novajn. Ofte oni devus viŝi eĉ la nociojn, ĉar en la fremda lingvo malsamas ne nur la vortoj, sed la nocioj mem. Tio estas malfacila tiom, ke inter kutimaj kondiĉoj praktike ne eblas. Kiuj asertas, ke ili povas atingi lingvuzadon sendependan de la gepatra lingvo, tiuj simple trompas sin mem.
Feliĉe – laŭ miaj konoj – neniu provas trejnadi por la ŝtata lingvekzameno nur per Ĉeh-metodo, aliflanke – kiel kompletiga ekzerco – ĝi ne damaĝas.
Tamen! Kiu metodo estas la plej efika?
Ia plej efika metodo ne ekzistas. Oni ne serĉadu la magian ŝtonon de saĝo. La nuda demando estas same sensenca, kvazaŭ oni demandus: kiu estas la plej efika metodo por trafikado? Se oni deziras iri al la najbara domo, plej taŭgas la piedoj. En granda urbo eble metroo – tamen, se oni havas grandan pakaĵon, prefere aŭto aŭ taksio, kaj tiel plu.
Al ĉiu instrumetodo apartenas malfacilaĵo kaj/aŭ avantaĝo, ke ĝian taŭgecon limigas almenaŭ du personoj – la instruisto kaj la lernanto – same la instruenda materialo, kaj la atingenda celo.
Certe – malgraŭ ĉiaj atingoj de la scienco – malbona estas tiu metodo, kiu ne konvenas al la aktualaj kapabloj de la lernanto, al la individueco de la koncerna pedagogo, kaj precipe al la instruenda studmaterialo.
Esperanton Zamenhof kreis por la „iom kleraj” homoj. La facilan lerneblon li bazigis sur logika gramatiko, do li „fabrikis” la lingvon por ellerni ĝin helpe de la logika gramatiko.
Se oni ellernas, respektive instruas esperanton ne per gramatiko, oni rezignas ĝuste pri tiu elemento, kiu fakte estas relative facila. Ja ellerni kompletajn frazojn aŭ esprimojn neniel estas io pli facila en Esperanto, ol en aliaj lingvoj, se oni ne konsideras la prononcon.
Ekzistas multaj uzeblaj metodoj, sed ili ĉiuj devas baziĝi sur la instruado de gramatiko, sur la konoj pri la gepatra lingvo, ellernitaj jam pli frue. Alie Esperanto povas esti same malfacila por la lernanto, kiel aliaj lingvoj.
La malsamon inter la nocioj de la gepatra lingvo kaj Esperanto oni devas klarigi en la gepatra lingvo. Per gestoj kaj rolludo tio estus malfacila kaj ridinda. Cetere la lernanto povas kompreni tion nur per pensado en la gepatra lingvo. La reproduktado same funkcias per pensado en la gepatra lingvo. Por forigi la gepatran lingvon – kiel mi jam menciis – eĉ koncerne esperanton estas bezonataj pluraj jaroj.
La „parolcentran” lingvinstruadon la instruistoj ŝatas ĉar tuj ĉe la komenco oni povas prezenti okulfrapan progreson per kelkdek aŭ pli ol cent ŝablonaj frazoj, sed poste tio povas rebati, ĉar en la pli komplikaj, kompleksaj frazoj la lernantoj kutime perdiĝas.
Multaj prenas la analogion inter Esperanto kaj ludiloj LEGO, kaj tiu analogio estas tre trafa, sed ni klarigu: La vortospecoj estas la elementoj, sintakso estas la strukturo por konstrui. Sur ili devas baziĝi nia instruado.
Kvankam la analfabetoj de gramatiko – parkeriginte aron da ŝablonaj frazoj, kiel papagoj – pli-malpli frue tamen trapasas la mezgradan ekzamenon, sed pro la menciitaj kaŭzoj neniam ili sukcesos ellerni prudentan tradukadon. Por ili sola protekto estus rekonstrui la detruitan instruadon de gramatiko en la hungaraj bazlernejoj.