Provoj de flosantaj ventoturbinoj
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV165 (2010.05.15)
Provoj de flosantaj ventoturbinoj
Dek kilometrojn de la sudokcidenta marbordo de Norvegio, la 80-metraj aloj de turbino turnighas en la vento de la Norda Maro. Ghi ne aparte grandas, kaj ghia produkto de 2,3 megavatoj estas nespeciala. Ech ghia loko ne unikas. Kvankam la plimulto da ventoturbinoj trovighas sur la tero, estas kelkaj surmaraj projektoj.
Sed malkiel ventoturbinoj fiksitaj al la fundo de la maro, tiu chi flosas.
La turbinon Hywind konstruis firmao Siemens por norvega energifirmao Statoil. Ghi sidas sur flosanta cilindro el shtalo kies fundo estas 100 metroj sub la surfaco. Tri pezaj kabloj ankras ghin al la marfundo.
Statoil volas uzi chi tiun Hywind por montri ke ventoturbinoj flosantaj en profunda akvo estas efika maniero generi elektron kaj eviti problemojn rilate al reguligado kaj publika percepto de teraj ventgenerejoj.
Ghi ne estas la sola firmao kiu eksperimentas kun flosantaj platformoj. 8-megavatan oni jam testis en Italio, kaj estas planoj por profundmara turbinaro en Portugalio kiu uzos alispecan flosantan platformon de usona firmao.
Tamen, Hywind estas la sola plenskala flosanta ventoturbino kiu jam nun eldonas elektron en komercan sistemon.
Dum unu testa periodo, Hywind pruvis ke ghi povas produkti pli da elektro ol simila surtera turbino.
Tio ne estis granda surprizo char vento mara kutime pli fortas kaj pli fideblas ol vento tera.
Alia kialo por flosantaj platformoj estas ke homoj, ech tiuj kiuj subtenas verdajn energifontojn, ne volas turbinojn proksime al siaj hejmoj. Ili plendas pro bruo, malbelo, kaj la gheno kiun akompanas konstruado de granda generejo.
Surmarigi turbinojn tamen ne respondas chiujn kontrauojn. Restas timo ke migrajn birdojn mortigas la alegoj ech malproksime sur la maro.
Oni certas nek pri la eblaj sekvoj por enmaraj vivuloj se oni komencos konstrui multajn platformojn.
Fishoj povus trakti ilin kiel artefaritajn rifojn. Tio povus ighi problemo por sekuro se ili allogus komercan fishkaptadon proksime al la turbinoj. Sed la turbinoj shajne ne estas risko por la fishoj mem.
Estas jam maraj generejoj kie ventoturbinoj estas malprovizore fiksitaj al la marfundo, kaj estas malproksimaj lokoj kun malprofunda maro kie chi tia instalado realigeblas. Do kial firmaojn kiel Statoil tiel interesas flosantaj platformoj?
La chefa avantagho estas ke eblas konstrui sur au proksime de la tero kaj poste treni ghin al la instalejo.
Kaj flosantajn platformojn eblas konstrui preskau ie ajn, inkluzive en profunda akvo. Tiel eblas lokigi la turbinojn por maksimuma efiko sen limighi pro la kondichoj de la marfundo.
Plia avantagho estas ke la tehhnologio ne novas.
Turbino sur platformo estas nura turbino, kaj la platformo tre similas tiun de mara naftoborstacio.
Kia estas la komerca potencialo por surmara ventelektro?
Esploro de la universitato Harvard pasintjare sugestis ke vento povus produkti kvardekoble pli da elektro ol nun uzas la mondo, kaj mara vento konsistigus chirkau sesonon el tio.
Sed en Usono hodiau la proporcio estas inversa. Malpli ol kvardekono de elektro produktas vento. Feliche, 42 procentoj de nova elektra kapacito venis de vento en 2008, do la situacio komencas shanghighi.
Nordameriko ankorau relative novas en la kampo de daurigebla energio kaj komencas sekvi la ekzemplon de Europo, kie okazas veraj investoj en alternativa energio.
Unu faktoro kiu bremsas la industrion estas tio ke kostoj por evoluigado de maraj turbinaroj restas necertaj.
Kvankam la tuta kosto de flosanta turbino similu tiun de surtera, maraj turbinoj, chu fiksitaj, chu flosantaj, povas kosti ghis 50 procentoj pli por konstrui nuntempe.
Tiuj komencaj kostoj plialtigus prezojn de elektro, kaj tio malrapidigas la koncepton.
Tamen, la nuna recesio povus efektive helpi ke la industrio gajnu momentumon pro eventuala kreado de novaj postenoj kaj pro kreskantaj mendo de pura energio kaj deziro malpliigi dependecon je fremdaj energifontoj.