Transgenaj kaproj produktas aranesilkon

Radio Verda publikigis antaŭ 3 monatoj

02:18 esperanta

  • 2
  • 0
  • 1

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV167 (2010.06.13)

Transgenaj kaproj produktas aranesilkon

Sciencistoj de la Universitato de Vajomingo, Usono disvolvis manieron por enmeti la silkoproduktajn genojn de araneoj en kaprojn. Tio ebligas ke oni rikoltu la silkan proteinon de la kapra lakto por diversaj uzoj. Ekzemple, pro siaj forteco kaj elasteco, fibroj de aranea silko povas utili en medicino. Ili povus uziĝi por artefaritaj ligamentoj kaj tendenoj, kaj por ripari okulojn kaj makzelojn. Ĝi povus konsistigi ankaŭ kirasveŝtojn kaj savkusenojn.

Normale, necesus multe da araneoj por ekhavi sufiĉe da silko por tiaj uzoj. Tamen, araneoj estas teritorie defendemaj, do kiam la esploristoj provis kultivi ilin, la araneoj mortigis unuj la aliajn.

Por solvi la problemon, oni decidis meti la silkogenon de araneoj en kaprojn, tiel ke la kaproj farus la proteinon nur en sia lakto. Kiel por ĉiu alia gena faktoro, ne ĉiuj kaproj heredis la genon. El sep modifitaj kapridoj naskitaj en februaro, tri havas la koncernan genon. Kiam tiuj transgenaj kaproj naskas kaj komencas produkti lakton, la sciencistoj kolektos ĝin kaj koncentros la silkoproteinon.

Krom pro sia speciala kapablo, la kaproj ŝajne ne malsamas kompare al normalaj laŭ sano, aspekto kaj konduto.

La sciencistoj ankaŭ planas meti la silkogenojn en luzernojn, kiuj povus produkti eĉ pli da silko. Luzerno estas ne nur vaste havebla, sed ankaŭ povas konsisti kvarone el proteino. Do, ĝi povus esti ideala kultivaĵo por la silko.

Komentoj (1)

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

enpersursub