Bufoj povas antaŭsenti tertremojn
Radio Verda publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV163 (2010.04.10)
Bufoj povas antaŭsenti tertremojn
Nova brita esploro sugestas ke bufoj povas detekti sxangxigxojn en sia medio kiuj antauxdiras tertremojn.
Esploristoj en Buckinghamshire, Anglio studis bufojn cxe reprodukta kolonio en Italio pasintjare kiam ili rimarkis subitan malmultigxon en la nombro da bufoj tie. Post kelkaj tagoj, trafis granda tertremo kiu mortigis centojn da homoj kaj severe difektis la urbon L’Aquila.
Unue, la sciencistojn konfuzis la malapero de la bufoj meze de la reprodukta sezono. Ili spuris la bufaron en la sekvaj tagoj kaj trovis ke 96 procentoj de virbufoj, kiuj vaste pli multas ol bufinoj cxe kunigxejoj – forlasis la lokon, 74 kilometrojn de la centro de la tertremo, kvin tagojn antaux ol gxi okazis je la 6a de aprilo, 2009.
La nombro de bufoj tie falis al nulo tri tagojn antaux la tertremo.
La tagon poste, ili cxiuj komencis reveni. La nombro restis pli malalta ol normale kaj restis tia gxis post la lasta posttremo.
La trovoj sugestas ke la bestoj sentis sxangxigxon en la kvanto de la gaso radono eligata de la tero pro akumuligxo de premo antaux tertremo.
Sciencistoj konjektas ankaux ke bestoj povas detekti tremetojn nesenteblajn por homoj, aux ke ili sentas elektrajn signalojn de sxtono sub premo antaux tertremo.
La kapablo, ekagigilo kiu instigas al bufo fugxi, povas esti rezulto de milionoj da jaroj da evoluo.
Tertremo povus malaperigi la tutan bufaron en tiu regiono. Tersxovigxo aux inundo povus mortigi preskaux cent procentojn de la malinoj, kaj multajn el la inoj.
Pluraj landoj jam klopodis uzi sxangxigxojn en la naturo, cxefe konduton de bestoj, kiel fruan averton, sen granda sukceso.
La urbo Tokio en la 90aj jaroj studadis cxu konduton de katfisxoj oni povus uzi por prognozi tertremojn, sed forlasis la esploron senkonklude.
Brita seismologo Roger Musson diras ke ne estis pruvo de ligo inter la konduto de la bufoj kaj la tertremo.
Kiam oni observas strangan konduton cxe bestoj kaj tiam okazas tertremo, oni emas ligi la aferojn. Sed estas versxajne pluraj okazoj de stranga bestkonduto sen tertremo. Laux li la nova esploro aldonas informojn al la kreskanta datumaro, sed estas nenia trarompo.