Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni dankas al ĉiuj kiuj helpas Tubaron! Legu en nia nova blogafiŝo, pri kiel helpi :-)

    ×

La Liturgio de la Vorto — Paska Dimanĉo, la Paska Nokto — 11.04.2020

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Dum ankoraŭ daŭras la Tempo de Pasko, mi invitas vin kune celebri la ĝojon de la Paska Nokto! Dum la Liturgio de la Vorto ni pripensu kiel en la pasinteco Dio faris interligon kun Sia elektita popolo kaj kiel per la sankta reviviĝo de Jesuo Kristo, nia Sinjoro, efektiviĝis la promeso anoncata de la profetoj.

La Liturgio de la Vorto de la Paska Nokto estas la plej ampleksa el la tuta liturgia kalendaro. Ĝi konsistas el sep legaĵoj el la Malnova Testamento, solena Gloro-himno, unu legaĵo el la letero de apostolo, ok responsoriaj psalmoj, legaĵo el la Evangelio kaj solena Kredokonfeso. Aldone, traplektas ĝin pluraj resumaj preĝoj, kiuj helpas al ni kompreni la Vorton de Dio kaj rilatigi ĝin al la centra okazaĵo de tiu ĉi sankta nokto — la ĝojo, kiu estas la resurektinta Jesuo Kristo.

✠ ✠ ✠

La hodiaŭa liturgio estas plena de muziko, sed neniam malhelpos iom pli! Mi rekomendas al vi aŭskulti la kartvelajn ĉantojn „ქრისტე აღსდგა” (Krist’e aɣsdga, ‘Kristo releviĝis’) kaj „აღდგომასა შენსა” (Aɣdgomasa ŝensa, ‘Via resurekto’), majstre kantitajn de la ensemblo „ბასიანი” (Basiani):

https://youtu.be/cP68IqBiIl4

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Krucosigno
0:16 ‣ Komenca preĝo
0:51 ‣ Unua legaĵo — Gen 1–2
7:41 ‣ Unua psalmo — Psa 104
10:47 ‣ Preĝo post la unua legaĵo
11:22 ‣ Dua legaĵo — Gen 22
15:35 ‣ Dua psalmo — Psa 16
17:29 ‣ Preĝo post la dua legaĵo
18:09 ‣ Tria legaĵo — Eli 14–15
22:25 ‣ Tria kantiko — Eli 15
27:24 ‣ Preĝo post la tria legaĵo
28:10 ‣ Kvara legaĵo — Jes 54
30:33 ‣ Kvara psalmo — Psa 30
32:31 ‣ Preĝo post la kvara legaĵo
33:03 ‣ Kvina legaĵo — Jes 55
35:40 ‣ Kvina kantiko — Jes 12
37:33 ‣ Preĝo post la kvina legaĵo
38:04 ‣ Sesa legaĵo — Bar 3–4
40:57 ‣ Sesa psalmo — Psa 19
43:10 ‣ Preĝo post la sesa legaĵo
43:41 ‣ Sepa legaĵo — Jeĥ 36
46:42 ‣ Sepa psalmo — Psa 42–43
49:04 ‣ Preĝo post la sepa legaĵo
49:40 ‣ Gloro-himno
51:44 ‣ Resuma preĝo
52:25 ‣ Oka legaĵo — Rom 6
54:04 ‣ Oka psalmo — Psa 118
56:24 ‣ Evangelio — Mat 28
58:35 ‣ Silento
59:05 ‣ Kredokonfeso
1:03:04 ‣ Universala preĝo
1:05:35 ‣ Preĝo de la Sinjoro
1:07:08 ‣ Resuma preĝo
1:07:21 ‣ Beno
1:07:46 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Mi kore dankas

‣ al UECI, kies Legaĵaro aprobita por la liturgia uzo fakte ne enhavas la tekstojn por la Paska Nokto, tamen per ĝi mi kontrolis kelkajn legaĵojn, kiuj ripetiĝas dum la trijara ciklo,
‣ al Kuba Tarka, orgenisto en la dominikana preĝejo de s-ta Adalberto en Vroclavo, pro kiu mi ekkonis kelkajn belajn melodiojn de responsoriaj psalmoj, kiujn mi uzis dum tiu ĉi liturgio,
‣ al Stanisław Niedźwiedź, kiu helpis min munti la plurtrakan trian responsorian kantikon,
‣ al mia denaska paroĥo de la s-ta Triunuo en Vroclavo, kie mi ekkonis la tradician melodion de la Kantiko de Moseo, aranĝitan en la franca de Gilles Desrochers, rearanĝitan en la pola de Jacek Gałuszka, kaj rerearanĝitan de mi en esperanto por ĉi tiu liturgio,
‣ al ĉiam helpema Pavol Petrik, kiu kuraĝigis min dum mia laboro,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, de kie mi prenis la esperantigon de la gregoria Kredokonfeso,
‣ al la mojosa entrepreno GradualeProject, kie mi trovis la belegan mozaraban melodion de „Patro nia”, kies esperantigon (kun la tradiciaj interplektitaj respondoj „Amen”) mi pretigis ĝuste por ĉi tiu Sankta Paska Tritago,
‣ al Albrecht Kronenberger kaj Bernhard Eichkorn, en kies retejo „Kristanaj Fontoj” mi trovis la tradukon de la resumaj preĝoj, kiuj interplektas la legaĵojn kaj psalmojn.

La pentraĵo de la komenco de la filmeto estas „La Resurekto” (ĉ. 1892) fare de Михаил Васильевич Нестеров (Miĥail Vasiljeviĉ Njestjerov).

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Birdo faras neston sur …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?