La Liturgio de la Vorto — 3a Dimanĉo de Advento, jaro C — 12.12.2012
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ni preĝu plu, atendante la alvenon de nia Savanto. Hodiaŭ la liturgiaj legaĵoj celas nin aparte atentigi, ke nia atendado estu ĝoja — sen timo! La paco de Dio gardos niajn korojn. 🤗
✠ ✠ ✠
Ni daŭrigas nian vojaĝon sekve de la alvoko „Rorate cæli desuper” (Rosu, ĉieloj, de supre). Inspire de ĝi Jiří Třanovský (1592–1637), renesanca luterana pastro poeto kaj komponisto, verkis ĉeĥe „Rosu dejte, o nebesa” (Donu roson, ho ĉieloj). Ni aŭskultu modernan, ĵazan aranĝon de tiu ĉi kanto, fare de la ensemblo „Euphonics” de la Muzika Altlernejo je la nomo de Franz Liszt en Vajmaro, en Germanujo:
https://www.youtube.com/watch?v=ZjrGVsRTS2g
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — kp. Flp 4
0:19 ‣ Krucosigno
0:25 ‣ Saluto
0:30 ‣ Komenca preĝo
0:41 ‣ Unua legaĵo — Cef 3
1:40 ‣ Psalmo — Jes 12
3:54 ‣ Dua legaĵo — Flp 4
4:39 ‣ Aklamo — Jes 61
5:38 ‣ Evangelio — Luk 3
7:42 ‣ Silento
8:11 ‣ Universala preĝo
9:43 ‣ Preĝo de la Sinjoro
11:36 ‣ Resuma preĝo
12:07 ‣ Elsendo
12:19 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la retejo „Psaume du dimanche”, kie mi trovis tiun ĉi melodion de la responda psalmo fare de Marion Cauchy,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kiu mi ekkonis la kanton „Duch Pański nade mną” (La Spirito de la Sinjoro estas sur mi) fare de Dawid Kusz OP, kiun mi aranĝis por esti la melodio de la aklamo,
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la vespro de la 3a Dimanĉo de Advento.
Ĉidimanĉe kontemplu la pentraĵon „Jerusalemo, la gloro de Ciono” de Alex Levin (1975–).