Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • Ni dankas al ĉiuj kiuj helpas Tubaron! Legu en nia nova blogafiŝo, pri kiel helpi :-)

    ×

La Liturgio de la Vorto — Sanktegaj Korpo kaj Sango de Kristo, jaro A — 11.06.2020

La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Hodiaŭ la Eklezio festas la Solenon de la Sanktegaj Korpo kaj Sango de Kristo. Ĉijara festo de Eŭkaristio estas tamen tute nekutima, ĉar pro la daŭranta sankrizo pluraj homoj ne havas eblon komuniiĝi. Ni fervore preĝu al la Sinjoro, ke ni ĉiuj ricevu la miraklajn fruktojn de la sanktaj sakramentoj kaj kiel eble pli baldaŭ denove povu partopreni en ili plene.

Dum la hodiaŭa liturgio vi aŭdos la sekvencon „Laŭdu, Cion, la Savanton”, kiun por la Soleno de la Sanktegaj Korpo kaj Sango verkis en la 13a jarcento sankta Tomaso de Akvino.

✠ ✠ ✠

Post la Liturgio de la Vorto mi rekomendas al vi aŭskulti „Panis angelicus” (La pano de anĝeloj) — belegan kvarvoĉan ĥoran komponaĵon de juna latva komponisto Rihards Dubra. Ankaŭ la tekston de tiu ĉi eŭkaristia himno verkis sankta Tomaso de Akvino ĝuste por la hodiaŭa soleno. Jen vi trovos la registraĵon de brita ensemblo „Cambridge Chorale”:

https://youtu.be/hTgWwCXjHdc

✠ ✠ ✠

0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — Psa 81
0:19 ‣ Krucosigno
0:26 ‣ Saluto
0:31 ‣ Komenca alvoko
0:37 ‣ Unua legaĵo — Rea 8
2:02 ‣ Psalmo — Psa 147
4:10 ‣ Dua legaĵo — 1 Kor 10
4:51 ‣ Sekvenco
12:01 ‣ Aklamo — Joh 6
12:44 ‣ Evangelio — Joh 6
14:50 ‣ Silento
15:20 ‣ Preĝo de la Sinjoro
17:16 ‣ Beno
17:31 ‣ Fino

✠ ✠ ✠

Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al d-ro Jan Filip, kies tradukon de la sekvenco „Lauda Sion Salvatorem” (Laŭdu, Cion, la Savanton) mi trovis en la revuo „Espero Katolika” (1968:6),
‣ al iu armena ortodoksa ĥoro, kies registraĵon de la psalmo 147 mi trovis en Jutubo kaj kies melodion mi adaptis al la responsoria psalmo en esperanto.

La artaĵo, kiu ornamis la komencon de la filmeto, estas desegnaĵo el la preĝlibro „Kyrie eleison: Two Hundred Litanies with Historico-Liturgical Introduction and Notes” (Sinjoro, kompatu nin: Ducent litanioj kun historio-liturgia enkonduko kaj notoj) fare de Benjamin Francis Musser OFM, eldonita en 1944. Ĝi aperis ĉe la Litanio pri la Sanktega Sakramento.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas frago?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?