La Liturgio de la Vorto — Sanktega Koro de Jesuo, jaro A — 19.06.2020
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Por celebri la Solenon de la Sanktega Koro de Jesuo mi invitas vin partopreni ĉi tiun Liturgion de la Vorto. Dum la liturgio ni kontemplu kion la Malnova kaj la Nova Testamentoj diras al ni pri la amo de Dio, aŭskultante la legaĵojn laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.
Post la legaĵoj ni kune preĝu per la Litanio al la Sanktega Koro de Jesuo, laŭ la gregoria melodio, kiun mi adaptis al esperanto ĝuste por la hodiaŭa soleno. Dio vin benu!
✠ ✠ ✠
Post la kuna preĝado mi rekomendas al vi aŭskulti belan himnon pri la Dia amo: „Ubi caritas et amor” (Kie karitat’ kaj amo), aranĝita de Ola Gjeilo — juna kaj tre talenta komponisto el Norvegujo. La registraĵo, kiun vi trovos sube, estas fare de la Ĉambra ĥoro de la Universitato de Centra Vaŝingtono.
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:09 ‣ Enira antifono — kp. Psa 33
0:21 ‣ Krucosigno
0:28 ‣ Saluto
0:34 ‣ Komenca preĝo
0:43 ‣ Unua legaĵo — Rea 7
2:17 ‣ Psalmo — Psa 103
5:03 ‣ Dua legaĵo — 1 Joh 4
7:05 ‣ Aklamo — Mat 11
7:37 ‣ Evangelio — Mat 11
9:02 ‣ Silento
9:32 ‣ Litanio
19:17 ‣ Preĝo de la Sinjoro
20:36 ‣ Fina preĝo
21:08 ‣ Beno
21:23 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj, interalie la esperantan tradukon de la Litanio al la Sanktega Koro de Jesuo,
‣ al Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, en kies retejo „Kristanaj fontoj” mi trovis la tradukon de la fina preĝo por la vespro de la hodiaŭa Soleno, kiun mi uzis dum la liturgio,
‣ al la Voĉa ensemblo „Hilarium”, per kies registraĵo mi ekkonis la belan melodion de la psalmo kaj aklamo fare de Jean-Paul Lécot.
La artaĵo de la komenco de la filmeto estas vitralo „Sanktega Koro de Jesuo” el la preĝejo de s-ta Andreo en Sag Harbor en Usono, fotita de Gregory A. Shemitz.