La Liturgio de la Vorto — Sankta Vendredo — 10.04.2020
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kutime la Sanktan Vendredon la fidelularo venas al preĝejoj por celebri la Diservon de la Pasiono de la Sinjoro — por adori la Sanktan Krucon kaj mediti la Pasionon de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Ĉijare la eksteraj cirkonstancoj kaŭzis, ke pluraj homoj ne povas fizike partopreni tiujn diservojn — tamen ni ĉiam povas nutri sin per la Vorto de Dio.
Hodiaŭa Universala preĝo konsistas el solene kantataj ampleksaj petoj al Dio. Ni humile preĝas al Li pri ĉiu kaj ĉio, kredante ke Li estas la fonto de ĉiu bono. Ĉijare en la speciale aldonita peto ni aparte preĝas por ĉiuj, kiuj suferas pro la pandemio de la kronviruso. Sinjoro elaŭdu nin!
Nian liturgion ni finos per la himno pri la kruco „Kruc’ fidela” (Crux fidelis).
✠ ✠ ✠
Tradicie dum la malkovrado kaj adorado de la Kruco oni kantas la himnon Trisankta (gr. ‘Τρισάγιον’ Triságion). Post la liturgio mi rekomendas al vi aŭskulti tre kortuŝan komponaĵon de tiu ĉi himno en la slavona fare de Георгий Васильевич Свиридов (Gjeorgij Vasileviĉ Sviridov).
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:07 ‣ Enira antifono
0:21 ‣ Malfermo
0:38 ‣ Komenca preĝo
1:03 ‣ Unua legaĵo — Jes 52–53
5:05 ‣ Psalmo — Psa 31
7:52 ‣ Dua legaĵo — Heb 4–5
9:16 ‣ Aklamo — kp. Flp 2
9:57 ‣ Evangelio — Joh 18–19
25:55 ‣ Silento
26:26 ‣ Universala preĝo
37:32 ‣ Preĝo de la Sinjoro
39:04 ‣ Beno
39:29 ‣ Fina himno
42:29 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kies Legaĵaro aprobita por la liturgia uzo fakte ne enhavas la Sanktan Vendredon, tamen per ĝi mi kontrolis kelkajn legaĵojn, kiuj ripetiĝas dum la trijara ciklo,
‣ al la mojosa entrepreno GradualeProject, kie mi trovis la belegan mozaraban melodion de „Patro nia”, kies esperantigon (kun la tradiciaj interplektitaj respondoj „Amen”) mi pretigis ĝuste por la registraĵoj dum la Sankta Paska Tritago,
‣ al Guido Holz por la traduko de la himno „Kruc’ fidela” (Crux fidelis) kaj fakte la tuta latina himno „Kantu, lango, pri la venko” (Pange, lingua, gloriosi prœlium certaminis), kies finan parton ĝi estas.
‣ al Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger, kies traduko de la rito de la Sankta Vendredo atingebla en la retejo „Kristanaj fontoj” estis al mi utila bazo,
‣ al la pola dominikana kantlibro „Niepojęta Trójco”, kie mi trovis kaj la melodion de la aklamo fare de Jacek Gałuszka.
La artaĵo de la komenco de la filmeto estas altara pentraĵo pri la Kalvaria vojo fare de la nekonata aŭstra pentristo de la komenco de la 16a jarcento.